WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 9 - N° 457 - 20 de Março de 2016
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Studado pri "Evangelio laŭ Spiritismo"

La fido estas en la homo denaska sento pri liaj estontaj destinoj; ĝi estas la konscio, kiun li havas pri la vastegaj kapabloj, kies ĝermo estas deponita en li, unue en latenta stato, kaj kiujn li devas elvolvi kaj grandigi per agado de sia volo.

Ĉapitro 19, ero 12.

Studado pri “La Ĉielo kaj la Infero”

Ĉiuj inteligentoj do kunhelpas por la ĝenerala verko, kia ajn estas ilia atingita grado, kaj ĉiu laŭ la mezuro de siaj fortoj, ĉu ĝi estas en la enkarna stato ĉu en la spirita. Ĉie aktiveco, ekde la bazo ĝis la supro de la skalo, kaj ili sin instruas, reciproke sin helpas, donas al si la manojn por atingi la zeniton. Tiel stariĝas la solidareco inter la spirita kaj fizika mondoj, aŭ, per aliaj vortoj, inter la homoj kaj Spiritoj, inter la liberiĝintaj kaj malliberiĝintaj Spiritoj.

(Unua Parto – Ĉapitro III – Numero 15)

Studado pri "La Genezo", verkita de Allan Kardec

"La Naturo neniam kontraŭstaras sin mem.

Unu solan devizon portas la blazono de la Universo: unuecodiverseco.

Laŭirante la skalon de la mondoj, oni trovas unuecon laŭ harmonio kaj kreado, krom ankaŭ senfina diverseco en tiu vastega ĝardeno de steloj.

Kiam oni supreniras la ŝtupojn de la vivo, ekde la lasta el la estaĵoj ĝis Dio, evidentiĝas la granda leĝo de kontinueco.

Konsiderante la fortojn en si mem, oni povas per ĝi formi serion, kies rezultanto, konfuziĝante kun la generanto, estas la universa leĝo".

(Ĉapitro 6 – ero 11).

Studado pri “La Libro de la Mediumoj”

4-a: La Spiritoj estas ne apartaj estuloj inter la Kreitaĵaro, sed la animoj de tiuj, vivintaj sur la Tero aŭ en aliaj mondoj kaj demetintaj sian korpan envolvaĵon; el ĉi tio sekvas, ke la animoj de la homoj estas enkarniĝintaj Spiritoj kaj ke ni, mortinte, fariĝas Spiritoj.

(Unua Parto – Ĉapitro 4 – Ero 49) 

Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)

Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier).

Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko.

Jen la lasta: 

“Atentu, kiel vi parolas; en pluraj okazoj manieroj parolas pli elokvente ol vortoj.”

“Atente à maneira de falar; em muitas ocasiões os modos falam de forma mais eloquente que as palavras.” 

Elŝutu tiun verkon en esperanto ĉe:

http://goo.gl/vRXkTd 

Ĝis la revido!! Até mais!



 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita