WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 9 - N° 453 - 21 de Fevereiro de 2016
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj”

Demando n-ro 158.

D: Ĉu la ekzemplo pri la raŭpo, kiu unue treniĝas sur la tero, poste sin enfermas en la krizalidon en stato de ŝajna morto, post kiu ĝi renaskiĝas por brila ekzistado, povas havigi al ni ian ideon pri la surtera vivo, la tombo kaj, fine, nia nova ekzistado?

R: “En malgrandaj mezuroj. La figuro estas bona; tamen ne prenu ĝin laŭlitere, kiel vi tiel ofte faras.”

Studado pri “La Evangelio laŭ Spiritismo”

Ĉu la morala perfekteco konsistas en turmentado de la korpo? Por solvi tiun demandon, mi apogas min sur elementaj principoj, kaj komencos pruvante la neceson zorgi la korpon, kiu, laŭ la alternoj de sano kaj malsano, influas tre grave la animon, kiun oni devas konsideri enkarcerigita en la karno. Por ke tiu enkarcerigito vivu, elverŝiĝu kaj havu eĉ la iluziojn de libereco, la korpo devas esti sana, vigla, kuraĝa.

(Ĉapitro 17, ero 11)

Studado pri “La Ĉielo kaj la Infero”

30-a: Submetitaj al pento kaj riparo, dependantaj de la homa volo, la suferoj, kvankam nedaŭraj, estas samtempe punoj kaj helpaj sanigiloj por kuracado de malbono. La provantaj Spiritoj do ne estas, kiaj punlaboruloj kondamnitaj dum iom da tempo, sed kvazaŭ malsanuloj en hospitalo suferantaj malsanojn rezultintajn de sia propra senzorgeco; uzantaj kuracilojn pli-malpli dolorajn, kiujn la malsano postulas; atendantaj forpermeson, kiu venos des pli frue, ju pli strikte estas observataj la preskriboj de la servema asistanta kuracisto. Se malsanuloj, pro la propra malzorgo pri si mem, plilongigas sian malsanon, kuracisto nenion respondas pri tio.

(Unua Parto – Ĉapitro VII – Puna kodo de la estonta vivo)

El "Kio estas Spiritismo?"

La morto de la korpo liberigas la Spiriton el la envolvaĵo, kiu lin alligis al la Tero kaj lin suferigis; kiam liberigita el tiu ŝarĝo, li havas nur sian eterecan korpon, kiu permesas al li trakuri la spacon kaj transpasi la distancojn kun la rapideco de la penso.

Ĉapitro II, n-ro 13.

Federação Espírita Brasileira lança aplicativo em esperanto

A Federação Espírita Brasileira lançou um app para celulares. Basta instalá-lo para receber conteúdos da FEB em esperanto.

Baixe já o seu: http://app.vc/brazila_spiritisma_federacio

Lanĉo de Aplikaĵo

Brazila Spiritisma Federacio lanĉas programon por portebla aparato. La tiel nomata aplikaĵo (plej konata per la angla mallongilo "app") elŝuteblas per la suba retligilo.

Instalu ĝin kaj havu enmane la enhavon de FEB en Esperanto.
http://app.vc/brazila_spiritisma_federacio

Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)

Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier).

Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko.

Jen la lasta:

“Memoru, ke la mondo ne estas farita nur por vi.”

“Lembre-se de que o mundo não é feito somente para você.”

Elŝutu tiun verkon en esperanto ĉe:

http://goo.gl/vRXkTd

Ĝis la revido!! Até mais!!



 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita