WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 9 - N° 451 - 7 de Fevereiro de 2016
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj”

Demando n-ro 189.

D: Ĉu la Spirito ĝuas plene siajn kapablojn ekde de la komenco de sia formado?

R: “Ne, ĉar la Spirito, kiel la homo, havas sian infanaĝon. Ĉe la komenco, la Spiritoj havas nur instinktan ekzistadon, malfortan konscion pri si kaj pri siaj agoj; nur iom post iom la intelekto elvolviĝas.”

Intuicio

“Ĉar neniam profetaĵo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laŭ Dio.” – (II PETRO, 1:21)

Ĉiuj homoj, ĉe la dia tabernaklo de la konscienco, partoprenas en la povo de la intuicio, kaj tiusence ĉiuj povas, sur la kampo de la spirita plialtiĝo, disvolvi sian kapablecon. Ne estas esence bezonaj la impresaj mediumaj fenomenoj, por ke stariĝu la interŝanĝa movado inter la sferoj videbla kaj nevidebla.

Ĉiu sciado, nobliganta la homan vivon, devenis el la superaj regionoj. Kaj tiuj nobligaj ideoj estiĝis per la volo de nenia homo, ĉar la esence surtera rezonado ĉiam inklinas al la materialeco laŭ sia enradikiĝinta egoismo.

La dia revelacio, signifanta tion plej bonan, kion la Homaro posedas, estas la kunhelpo de la sublima spirita sfero, portata de la kunlaborantoj de Jesuo al la homoj per la ekzemplado, la agoj kaj la paroloj de la justuloj, kiuj per propra penado krevigas la ilin ĉirkaŭantan rondon de vulgaraĵoj kaj tiel fariĝas instrumentoj por necesa renovigo.

La intuicia kapablo estas universalaĵo. Per ĝi la surtera homo ricevas la vibrojn de la plej alta vivo en la formo de kontribuaĵoj religiaj, filozofiaj, artismaj kaj sciencaj, plivastigante siajn kulturajn kaj sentajn atingojn, kaj tiu kunlaborado ĉiam fariĝas ne per la homa volo, sed per dono de Dio.

EMMANUEL

(Mesaĝo psikografie ricevita per la mediumo F. C. Xavier, el la libro “Vojo, Vero kaj Vivo”, ĉapitro 156)

Studado pri “La Evangelio laŭ Spiritismo”

La mediumoj estas la interpretantoj de la Spiritoj; ili pruntedonas la materiajn organojn, mankantajn al la Spiritoj, por ke ĉi tiuj transdonu al ni siajn instruojn; tial ili estas naturdotitaj per kapabloj por tiu celo. En la nunaj tempoj de socia renovigo la mediumoj havas specialan mision; ili estas arboj, destinitaj doni spiritan nutraĵon al siaj fratoj; ili troviĝas ĉie, en ĉiuj landoj, en ĉiuj sociaj klasoj, inter riĉaj kaj malriĉaj, ĉe grandaj kaj malgrandaj, por ke nenie ekzistu sendotuloj, kaj por pruvi al la homoj, ke ĉiuj estas vokataj.
(Ĉapitro 19, ero 10)

Studado pri “La Ĉielo kaj la Infero”

La feliĉo de la superaj Spiritoj ne konsistas en la kontempla senfareco, kio estus, kiel ni multfoje diris, ia eterna kaj teda senutileco. La spirita vivo en ĉiuj siaj gradoj estas male ia konstanta aktiveco, sed aktiveco sen laciĝoj.
(Unua Parto – Ĉapitro III – Numero 12)

Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)

Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier).

Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko.

Jen la lasta:

“Respektu la opinion de viaj najbaroj.”

“Respeite a opinião daqueles que lhes são próximos.”

Elŝutu tiun verkon en esperanto ĉe: http://goo.gl/vRXkTd

Ĝis la revido!! Até mais!
 



 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita