WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 9 - N° 449 - 24 de Janeiro de 2016
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

En la rilatoj kun la nevidebla mondo

“Kaj li alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole: Kiel povas Satano elpeli Satanon?” - (Marko, 3:23)

Tiu loko de la Evangelio estas ege klariga por la nuntempaj frat-kunuloj, kiuj en la taskoj de la kristana Spiritismo klopodas helpi malfeliĉajn elkarniĝintojn trovi la ekvilibron sur la elaĉeta vojo.

Neniu atendu tujan sukceson, penante subteni tiujn kiuj devojiĝis senkonsilaj.

Estas neeble malbezoni la kunlaboron de l’ tempo, por ke la personoj de la homa tragedio klarigu al si la situacion, kaj kiom ni scias eĉ la apostoloj mem ne sukcesis tuj konvinki la konfuzitajn estulojn pri la reala danĝereco de ilia situacio. Tamen multon povas fari la disĉiplo sur la kampo de tiu priluma agado, se li ne alprenos sterilan sintenadon. Nuntempe kunuloj sindonaj al la servado ankoraŭ estas persekutataj de la malamikoj de la lumo, kiuj imputas al ili malluman kontrakton kun malicaj potencoj. La religia sektemo alnomas ilin partianoj de Satano, trudante al ili torturojn kaj humiligojn.

Sed tiujn samajn akuzojn kaj riproĉojn ĵetis sur la Dian Majstron la tiama organizita pastraro. Kuracante malsanulojn kaj obseditojn regatajn de pereigaj fortoj de la mallumo, Jesuo ricevis la titolon de sorĉisto, filo de Belzebuto. Tio ja estas signifoplena rememorigo, kiu kompreneble tre konsolos la novajn disĉiplojn. (Emmanuel)

(Mesaĝo psikografie ricevita per la mediumo F. C. Xavier, el la libro “Vojo, Vero kaj Vivo” , ĉapitro 146)

Studado pri “La Evangelio laŭ Spiritismo”

La forvelkinta figarbo estas simbolo de la personoj, kiuj nur ŝajnigas inklinon al bonfaro, sed kiuj vere nenian bonon praktikas; ili estas oratoroj, kies parolo havas pli da brilo ol da solideco kaj havas simplan supraĵan briltegon: ĝi plaĉas al la orelo, sed ĝin esplorante, oni trovas en ĝi nenion substancan por la koro; aŭdinte ilian parolon, oni demandas sin, kian profiton ĝi portis.

(Ĉapitro 19, ero 9)

Studado pri “La Ĉielo kaj la Infero”

La reenkarniĝo povas okazi sur la Tero aŭ en aliaj mondoj. Inter la mondoj ekzistas iuj pli progresintaj, kie la ekzistado efektiviĝas en kondiĉoj malpli penigaj, ol sur la Tero, fizike kaj morale, sed kie ankaŭ estas akceptataj nur Spiritoj atingintaj gradon da perfekteco rilata al la stato de tiuj mondoj.

(Unua Parto – Ĉapitro III – Numero 11)

Studado pri "La Genezo"

"Dio estas ĉiopova. Se li ne havus la superegan povon, oni povus koncepti pli povan estaĵon, kaj tiel plu sinsekve, ĝis tiu estaĵo, kiun neniu alia povus superi em potenco, kaj ĉi tiu ja estus Dio".

(Ĉapitro 2 – ero 13). 

André Luiz...  realizações

A cada semana, propomos uma frase de André Luiz, do livro Sinal Verde, psicografado por Chico Xavier, vertida ao esperanto por Allan Kardec Afonso Costa.  

“Ĉiu atingaĵo faratas iom post iom.” 

“Toda realização é feita pouco a pouco.” 

Até a próxima!
 



 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita