Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 182.
D: Ĉu ni povas ekzakte
koni la fizikan kaj
moralan staton de aliaj
mondoj?
R: “Ni, Spiritoj, povas
respondi nur laŭ la
ŝtupo, kie vi troviĝas;
tio estas, ne bone
estas, ke tiajn aferojn
ni malkaŝu al ĉiuj, ĉar
ne ĉiuj estas kapablaj
ilin kompreni kaj tiu
malkaŝo multajn konfuzus.”
Sur la ŝtonplena vojo
“Mi ne foriros de vi kaj
ne forlasos vin.” -
Paŭlo (HEBREOJ, 13:5)
La parolo de la Sinjoro
aludas ne nur la
subtenadon de la fizika
vivo ĉe la ŝtonplena
suprenirejo al la
spirita altiĝo.
Multe pli ol la fizikan,
ni bezonas la panon
spiritan.
Se la ĉeloj de la
fiziologia kampo suferas
malsaton kaj postulas
ordinaran supon, la
bezonoj kaj deziroj,
impulsoj kaj emocioj de
la animo estigas
kelkfoje senmezurajn
afliktojn, postulante
pli riĉan nutron
spiritan.
Estas momentoj de
profunda laceco ĉe la
plej internaj el niaj
rezervoj.
La energio ŝajnas
elĉerpita kaj la espero
retiriĝas en apation.
Ombro ekestas en nia
interno, kvazaŭ densa
nokto nin envolvus.
Kaj simile al la Naturo
sub la nokta mantelo,
malgraŭ ke ni disponas
fontojn de kompreno kaj
florojn de bonvolemo en
la vasta teritorio de la
animinterna lando, ĉio
restas vualita per la
nebulego de nia
maltrankvilo.
Sed eĉ tiam la
Ĉiokompatema tute ne
forlasas nin en la
mallumo de niaj
ŝanceliĝoj kaj elreviĝoj.
Kiel Li lumigas la
brilegajn stelojn en la
altaĵo, montrante la
stelplenajn irejojn de
l’ firmamento al la
devojiĝintoj sur tiu ĉi
mondo, tiel same Li
ekflamigas, sur la ĉielo
de niaj idealoj, novajn
konvinkojn kaj pli
noblajn aspirojn, por ke
la spirito ne perdiĝu en
sia irado al la supera
vivo.
“Mi ne foriros de vi kaj
ne forlasos vin” -
promesas la Dia Boneco.
Nek soleco, nek
forlasiteco.
La Ĉiela Providenco
senĉese prigardas …
Ni do konservu la
konsolan certecon, ke
ĉian ŝtormon sekvas
trankvila atmosfero kaj
ke post nokto nepre
venas tagiĝo.
EMMANUEL
(Mediume skribis F. C.
Xavier - El la libro
“Viva Fonto”, ĉapitro
41)
Studado pri “La Ĉielo
kaj la Infero”
Enkarniĝo estas necesa
al la duobla progreso de
la Spirito, morala kaj
intelekta: al la
intelekta progreso pro
la deviga aktiveco de
laboro; al la morala
progreso pro la
reciproka bezono de la
homoj inter si. La socia
vivo estas la tuŝoŝtono
de la bonaj kaj malbonaj
kvalitoj.
(Unua Parto – Ĉapitro
III – Numero 8)
Studado pri "La Genezo"
"La tria revelacio,
veninta en epoko de
emancipiĝo kaj matureco
intelektaj, kiam la jam
elvolviĝinta inteligento
ne akceptas ludi pasivan
rolon, kiam la homo
nenion blinde kredas sed
ja volas vidi, kien oni
lin kondukas, volas scii
la kialon kaj la kielon
de ĉiu afero – tiu
revelacio devis esti
samtempe la produkto de
instruado kaj la frukto
de laboro, esploro kaj
libera ekzameno.
La Spiritoj instruas nur
tion, kio necesas por
konduki sur la vojon de
vero, sed ili sin
detenas malkaŝi, kion la
homo povas mem trovi,
lasante al li la zorgon
ne nur diskuti, kontroli
kaj ĉion submeti al la
provilo de la racio, sed
ankaŭ ofte akiri sperton
je sia propra kosto".
(Ĉapitro 1 – ero 50).
André Luiz... a paz de
consciência
A cada semana, propomos
uma frase de André Luiz,
do livro Sinal Verde,
psicografado por Chico
Xavier, vertida ao
esperanto por Allan
Kardec Afonso Costa.
Nesta, apresentamos a
tradução da frase
proposta na semana
passada:
“Uzante vian livervolon
vi konstruas vian
propran feliĉan aŭ
malfeliĉan destinon.”
“Usando seu livre
arbítrio, você constrói
seu próprio destino,
feliz ou infeliz.”
Eis a mais nova:
“La mensa trankvilo ne
estas senpaga doto aŭ
ĉiela donaco. Ĝi estas
frukto de la
bonplenumitaj taskoj.”
Até a próxima!