WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 9 - N° 440 - 15 de Novembro de 2015
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj” 

Demando n-ro 178.

D: Ĉu la Spiritoj povas vivi korpe en mondoj malsuperaj ol tiuj, kie ili jam vivis?

R: “Jes, tiam, kiam ili tien iras por iu progresomisio; en ĉi tiu okazo, ili plezure ricevas la suferojn de tiu ekzistado, ĉar tiuj suferoj havigas al ili rimedon por ilia evoluado.”

D: Ĉu tio ne povas okazi kiel puno? Ĉu ne okazas, ke ribelemaj Spiritoj estas sendataj de Dio en malsuperajn mondojn?

R: “La Spiritoj povas resti sur la sama nivelo, sed ili neniam returne paŝas; ilia puno estas, ke ili ne antaŭeniras kaj devas rekomenci la misuzitajn ekzistadojn en medio konvena al ilia naturo.”

D: Kiuj estas tiuj, devantaj rekomenci saman ekzistadon?

R: “Tiuj, kiuj ne plenumis sian mision aŭ ne venkis siajn provojn.” 

Studado pri “La Evangelio laŭ Spiritismo” 

Oni nomas fido la sendubecon pri la plenumiĝo de iu afero, la certecon pri la trafo al difinita celo. Ĝi havigas ian mensklarecon, kiu ebligas vidi, en penso, la celon, kiun oni deziras atingi, kaj la rimedojn por tien alveni, en tia maniero, ke tiu, kiu ĝin posedas, marŝas, por tiel diri, per firmaj paŝoj. En ambaŭ okazoj ĝi povas fari la homon kapabla por grandaj aferoj. (Ĉapitro 19, ero 3) 

Studado pri “La Ĉielo kaj la Infero” 

La Spiritoj estas kreataj simplaj kaj sensciaj, sed dotitaj per kapabloj koni ĉion kaj progresi pro sia libera volo. Kun la progreso ili akiras novajn konojn, novajn kapablojn, novajn perceptojn kaj sekve novajn ĝuojn nekonatajn al la malsuperaj Spiritoj; ili vidas, aŭdas, sentas kaj komprenas tion, kion la neprogresintaj Spiritoj ne povas vidi, senti, aŭdi aŭ kompreni. (Unua Parto – Ĉapitro III – Numero 6) 

Studado pri “La Libro de la Mediumoj” 

Pli bone estas rifuzi dek veraĵojn, ol akcepti eĉ unu solan mensogon, eĉ unu solan malveran teorion. Efektive, sur tia teorio vi povus konstrui tutan sistemon, kiu falegus ĉe la unua blovo de la vero, simile kiel monumento, starigita sur moviĝema sablo, dum se vi hodiaŭ malakceptos iujn veraĵojn, ĉar ili ne logike kaj ne klare estas pruvitaj al vi, post kelka tempo iu forte frapanta fakto aŭ iu nerefutebla pruvo jesigos ilian aŭtentikecon. (Dua Parto – Ĉapitro 20 – Ero 230) 

André Luiz... diante do sucesso 

A cada semana, propomos uma frase de André Luiz, do livro Sinal Verde, psicografado por Chico Xavier, vertida ao esperanto por Allan Kardec Afonso Costa.

Nesta, apresentamos a tradução da frase proposta na semana passada:

“Antaŭ la fiasko ne malkuraĝiĝu, haltu, pensu kaj rekomencu.”

“Diante do fracasso, não se desencorage, pare, pense e recomece.”

Eis a mais nova:

“Antaŭ la sukceso, ne fieru: danku al Dio kaj iru antaŭen.”

Até a próxima!
 



 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita