WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 9 - N° 437 -25 de Outubro de 2015
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Studado pri "La Genezo”

"La frateco estos la angulŝtono de la nova socia ordo; sed ne ekzistas frateco reala, solida, efektiva, se ĝi ne sidas sur neskuebla bazo.

Tiu bazo estas la fido, ne la fido al tiaj aŭ aliaj apartaj dogmoj, kiuj ŝanĝiĝas kun la tempoj kaj popoloj kaj kiuj ĵetas ŝtonojn, unuj kontraŭ la aliajn, ĉar, sin reciproke anatemante, ili nutras la antagonismon; sed ja la fido al la fundamentaj principoj, kiujn ĉiu persono povas akcepti: Dio, la animo, la estonteco, la senfina, individua progreso, la ĉiameco de la rilatoj inter la estuloj.

Kiam ĉiuj homoj estos konvinkitaj, ke Dio estas unu sama por ĉiuj; ke tiu Dio, superege justa kaj bona, nenion maljustan povas deziri; ke la malbono venas de la homoj, ne de li, tiam ĉiuj sin rigardos filoj de unu sama Patro kaj sin reciproke donos la manojn".

(Ĉapitro 18 – ero 17).

Studado pri “La Libro de la Mediumoj” 

I. Ĉu la disvolviteco de la mediumeco iel rilatas kun la morala nivelo de la mediumo?

“Ne; la kapablo mem dependas de la organismo, sed ne de la morala nivelo de la mediumo; ne same estas pri ĝia uzado, kiu povas esti bona aŭ malbona, laŭ la ecoj de la mediumo.”

(Dua Parto – Ĉapitro 20 – Ero 226)

El "Kio estas Spiritismo?" 

Kvankam nevidebla por ni en sia normala stato, la perispirito estas ia etereca materio. La Spirito povas, en certaj okazoj, submeti ĝin al ia molekula ŝanĝado, kiu faras ĝin videbla kaj eĉ tuŝebla; tiele efektiviĝas la aperoj. Tiu fenomeno ne estas pli eksterordinara ol tiu de la vaporo, kiu estas nevidebla kiam ĝi estas tre maldensigita, sed fariĝas videbla, kiam ĝi estas densigita. La Spiritoj, kiuj montriĝas videblaj, prezentiĝas preskaŭ ĉiam sub la sama aspekto, kiun ili havis dum la vivo, kaj kiu rekonigas ilin. 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj” 

Demando n-ro 173.

D: Ĉu la animo, en ĉiu nova enkorpa ekzistado, pasas de unu al alia mondo, aŭ ĉu ĝi povas havi plurajn ekzistadojn sur la sama globo?

R: “Ĝi povas revivi plurajn fojojn sur la sama globo, se ĝi ne estos sufiĉe antaŭeniĝinta por transpasi al iu supera globo.”

- D: Ĉu ni do povas reaperadi plurajn fojojn sur la Tero?

R: “Certe.”

- D: Ĉu ni povas reveni al la Tero post vivoj en aliaj mondoj?

R: “Sendube; vi eble jam vivis en aliaj mondoj, kiel ankaŭ sur la Tero.” 

André Luiz... por mais simples 

A cada semana, propomos uma frase de André Luiz, do livro Sinal Verde, psicografado por Chico Xavier, vertida ao esperanto por Allan Kardec Afonso Costa.  

Nesta, apresentamos a tradução da frase proposta na semana passada:  

“Metu pasion en ĉion, kion vi faras, kaj neniam vi vin sentos maljuna.” 

“Coloque paixão em tudo o que você faz e nunca se sentirá idoso.” 

Eis a mais nova:  

“Realigu vian laboron ame, kiom ajn sensignifa ĝi estu.” 

Até a próxima!



 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita