WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 9 - N° 432 - 20 de Setembro de 2015
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj”

Demando n-ro 170.

D: Kio fariĝas la Spirito post sia lasta enkarniĝo?

R: “Feliĉega Spirito; li estas Spirito pura.”

Studado pri “La Evangelio laŭ Spiritismo”

1. Kaj kiam ili venis al la homamaso, venis al li viro, genufleksante antaŭ li, kaj dirante: Sinjoro, kompatu mian filon, ĉar li frenezas kaj forte suferas; ĉar ofte li falas en la fajron kaj ofte en akvon. Kaj mi venigis lin al viaj disĉiploj, kaj ili ne povis lin sanigi. Kaj Jesuo responde diris: Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi ĉi tien. Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resaniĝis en tiu sama horo. Tiam la disĉiploj, veninte al Jesuo aparte, diris: Pro kio ni ne povis elpeli ĝin? Kaj li respondis al ili: Pro la malgrandeco de via fido; ĉar vere mi diras al vi: Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al ĉi tiu monto: Translokiĝu tien de ĉi tie, kaj ĝi translokiĝos; kaj nenio estos neebla por vi. (Mateo, 17:14-20.)

(Ĉapitro 19, ero 1)

Studado pri “La Ĉielo kaj la Infero”

Kiam temas pri natura morto, rezultanta el la estingiĝo de la vivo-fortoj pro maljuneco aŭ malsano, la disiĝo grade okazas; de homo, kies animo elmateriiĝis kaj kies pensoj disiĝis je la surteraj aferoj, la malligiĝo preskaŭ kompletiĝas antaŭ ol la reala morto, t. e. dum lia korpo ankoraŭ havas organan vivon, lia Spirito jam penetras en la spiritan vivon, nur ligite per ĉenero tiel delikata, ke ĝi rompiĝas ĉe la lasta bato de la koro.

(Dua Parto – Ĉapitro I – Numero 9)

Studado pri "LA GENEZO"

"Ĉar la ĝenerala praktikado de la Evangelio alportos plibonigon al la morala stato de la homoj, ĝi per si mem alportos la regnon de bono kaj rezultigos la falon de la regno de malbono.

Estas do la fino de malnova mondo, nome tiu regata de antaŭjuĝoj, orgojlo, egoismo, fanatikeco, nekredemo, profitamo kaj ĉiuj malbonaj pasioj, kion la Kristo aludas, kiam li diras: "Kiam la Evangelio estos predikita tra la tuta Tero, tiam venos la fino."

Sed tiu fino alportos ian lukton, kaj ĝuste el tiu lukto fontos la malbonoj, kiujn li antaŭvidis".

(Ĉapitro 17 – ero 58)

André Luiz... entre familiares

A cada semana, propomos uma frase de André Luiz, do livro Sinal Verde, psicografado por Chico Xavier, vertida ao esperanto por Allan Kardec Afonso Costa.

Nesta, apresentamos a tradução da frase proposta na semana passada:

“Ne volu vian feliĉon koste de aliula malfeliĉo, ĉar ĉiu malekvilibro de la freneza amo estos korektita per la reenkarniĝo.”

“Não queira sua felicidade à custa do alheio infortúnio, porque todo desequilíbrio da afeição desvairada será corrigido, à custa da afeição torturada, através da reencarnação.”

Eis a mais nova:

Ĉe tute ne atendita diskutado inter familianoj, teni diskretecon kaj respekton.”

Até a próxima!



 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita