WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 9 - N° 431 - 13 de Setembro de 2015
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj”

Demando n-ro 168.

D: Ĉu la nombro de la enkorpaj ekzistadoj estas limigita, aŭ ĉu la Spirito eterne reenkarniĝas?

R: “Kun ĉiu nova ekzistado la Spirito faras unu paŝon antaŭen sur la vojo de l’ progresado; sed, seniĝinte je ĉiaj malpuraĵoj, li ne plu bezonas la provojn de enkorpa vivo.” 

Studado pri “La Evangelio laŭ Spiritismo”

Ĉu sufiĉas vesti la livreon de la Sinjoro por esti fidela servisto? Ĉu sufiĉas diri: “Mi estas kristano”, por sekvi la Kriston? Serĉu la verajn kristanojn, kaj vi ilin ekkonos laŭ iliaj verkoj. “Bona arbo ne povas porti malbonajn fruktojn, nek malbona arbo doni bonajn fruktojn.” “Ĉiu arbo, kiu ne portas bonajn fruktojn, estas dehakata kaj ĵetata en la fajron.” Jen la paroloj de la Majstro; disĉiploj de la Kristo, komprenu ilin bone. Kiajn fruktojn portu la arbo de Kristanismo, potenca arbo, kies densaj branĉoj kovras per sia ombro parton de la mondo, sed ankoraŭ ne ŝirmanta ĉiujn, kiuj devas kolektiĝi ĉirkaŭ ĝi? La fruktoj de l’ arbo de la vivo estas fruktoj de vivo, espero kaj fido. Kristanismo jam de pluraj jarcentoj predikas ĉiam tiujn diajn virtojn; ĝi penas disdoni siajn fruktojn, sed kiom malmultaj ilin rikoltas! La arbo estas ĉiam bona, sed la ĝardenistoj estas malbonaj.

(Ĉapitro 18, ero 16) 

Studado pri “La Ĉielo kaj la Infero” 

Proporcie kiel ĝi liberiĝas, la animo troviĝas en situacio komparebla kun tiu de homo vekiĝanta de profunda dormado; la ideoj estas konfuzaj, neprecizaj, necertaj; la vidado apenaŭ distingas, kvazaŭ tra densa nebulo, sed klariĝas iom post iom; memoro kaj kono pri ĝi mem vekiĝas. Sed tre malsama estas tiu vekiĝo; trankvila ĉe unuj, ĝi alportas dolĉajn sensaciojn; funebra, timiga kaj aflikta ĉe aliaj, ĝi similas teruran inkubon.

(Dua Parto – Ĉapitro I – Numero 6) 

Studado pri "LA GENEZO" 

"Spiritismo plenumas, kiel estas demonstrite, ĉiujn kondiĉojn de la Konsolanto promesita de Jesuo.

Ĝi ne estas individua doktrino, ia homa koncepto: neniu povas sin deklari ties kreinto. Ĝi estas frukto de la kolektiva instruado de la Spiritoj, kiun direktas la Spirito de Vero.

Nenion ĝi forprenas de la Evangelio, kiun ĝi, kontraŭe, kompletigas kaj klarigas.

Helpe de la leĝoj, kiujn ĝi malkaŝas, kunigitaj kun tiuj de la Scienco, ĝi komprenebligas tion, kio estis nekomprenebla, kaj akceptigas la eblecon de tio, kion nekredemo rigardis neakceptebla.

Ĝi havis siajn pionirojn kaj siajn profetojn, kiuj antaŭsentis ĝian alvenon.

Per sia moraliga forto, ĝi preparas la regnon de bono sur la Tero".

(Ĉapitro 17 – ero 40). 

André Luiz... afeição desvairada 

A cada semana, propomos uma frase de André Luiz, do livro Sinal Verde, psicografado por Chico Xavier, vertida ao esperanto por Allan Kardec Afonso Costa.  

Nesta, apresentamos a tradução da frase proposta na semana passada:  

“En ĉiu ama komunikado, rememoru la oran regulon: 'Ne faru al alia tion, kion vi ne deziras, ke alia faru al vi.'” 

“Em toda comunicação afetiva, recorde a regra áurea: 'não faça a outrem o que não deseja que outrem lhe faça.” 

Eis a mais nova:  

“Ne volu vian feliĉon koste de aliula malfeliĉo, ĉar ĉiu malekvilibro de la freneza amo estos korektita per la reenkarniĝo.” 

Até a próxima!



 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita