WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 9 - N° 429 - 30 de Agosto de 2015
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Raporto pri agado de Eldonejo Lorenz dum la 100-a UK en Lillo, Francio

(el Internacia Spiritisma Konsilantaro)

Preskaŭ 100 esperantistoj el diversaj landoj ĉeestis kunsidon de Eldonejo Lorenz (Brazilo) dum la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, en Lillo, Francio. La temo “La kunligo inter Scienco kaj Religio” estis prezentita kaj pritraktita de d-roj Paulo Sérgio Viana, Elmir dos Santos Lima kaj João Silva Santos kiuj poste respondis multajn demandojn pri la temo. Evidente Esperanto estis la lingvo uzata dum la tuta kunsido kie ankaŭ estis lanĉita la tradicia Almanako Lorenz kaj okazis disdonado de granda amaso de spiritismaj libroj en la Internacia Lingvo. Reliefiĝas ankaŭ la partoprenado de Eldonejo Lorenz en la Movada Foiro. Pli ol 120 landoj estis reprezentitaj en tiu foiro per ties budoj.

Jen kelkaj fotoj de la kunsido kaj de la Kongreso kiam pli ol 2600 esperantistoj kunfratiĝis en agrabla etoso. “Ni dankas vin, Doktoro Zamenhof”. 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj”

Demando n-ro 166.

D: Kiel la animo, ankoraŭ ne atinginta la perfektecon dum la enkorpa vivo, povas kompletigi sian elpuriĝon?

R: “Per tio, ke ĝi sin submetas al la provo de nova ekzistado.”

D: Kaj, kiel ĝi plenumas tiun novan ekzistadon? Ĉu per sia aliiĝo, kiel Spirito?

R: “Per plipuriĝo, la animo sendube trapasas ian aliiĝon, sed por tio ĝi bezonas la provon de enkorpa vivo.”

D: Ĉu la animo havas do plurajn enkorpajn ekzistadojn?

R: “Jes, ni ĉiuj havas multe da ekzistadoj. La homoj, asertantaj al vi ion kontraŭan, volas tenadi vin en nescieco, en kiu ili mem troviĝas: jen ilia deziro.”

D: Ŝajnas, ke de tio rezultas, ke la animo, forlasinte la korpon, ekprenas alian; alivorte, ke ĝi eniĝas en novan korpon; ĉu ni tiel komprenu tiun principon?

R: “Evidente.” 

Studado pri “La Evangelio laŭ Spiritismo”

“Oni donas al tiu, kiu jam havas, kaj oni prenas for de tiu, kiu ne havas”; meditu pri ĉi tiuj grandaj instruoj, kiuj ofte ŝajnis al vi paradoksaj. Tiu, kiu ricevis, estas tiu, kiu posedas la sencon de la dia parolo; li ricevis nur tial, ke li penis fariĝi inda je ĝi, kaj la Sinjoro, per Sia elkora amo, kuraĝigas la klopodojn por la bono. Konstantaj, persistaj klopodoj altiras la gracojn de la Sinjoro; ili estas ia magneto, veniganta al si gradan pliboniĝadon, abundajn gracojn, kiuj fortigas vin, por surgrimpi la sanktan monton, sur kies supro estas ripozo post laboro.

(Ĉapitro 18, ero 15) 

Studado pri "La Genezo"

"En la okazoj de grava obsedo, la obsedato estas kvazaŭ envolvita kaj saturita de noca fluido, kiu, nuligante la agadon de la bonefikaj fluidoj, ĉi tiujn repuþas.

Ja de tia fluido necesas lin liberigi; nu, malbona fluido ne povas esti repuŝata de alia malbona fluido.

Per agado simila al tiu de sanigiva mediumo en la okazoj de malsano, nepre necesas forpeli la malbonan fluidon per helpo de fluido pli bona".

(Ĉapitro 14 – ero 46) 

André Luiz... falar, ouvir e aprender

A cada semana, propomos uma frase de André Luiz, do livro Sinal Verde, psicografado por Chico Xavier, vertida ao esperanto por Allan Kardec Afonso Costa.

Nesta, apresentamos a tradução da frase proposta na semana passada:

“Kiu malpli parolas, tiu pli bone aŭdas, kaj kiu pli bone aŭdas, tiu pli bone lernas.”

“Quem fala menos ouve melhor, e quem ouve melhor aprende mais.”

Eis a mais nova:

“Ordinare neniam oni diskutas kun nekonatoj, sed vere kun amataj personoj; tial ĉu valoras la penon turmenti tiujn kun kiuj ni devas vivi en paco?”

Até a próxima!
 



 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita