WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 9 - N° 427 - 16 de Agosto de 2015
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj” 

Demando n-ro 164.

D: Ĉu ĉiuj Spiritoj sentas, samgrade kaj dum la sama tempo, la konsternitecon, kiu sekvas la disiĝon de la animo je la korpo?

R: “Ne; tio dependas de ilia ordo en la hierarkio. La Spirito, kiu estas jam purigita, preskaŭ tuj konstatas sian staton, ĉar li jam liberiĝis el la jugo de l’ materio dum sia vivo; kontraste kun tio, voluptama homo, kies konscienco ne estas pura, konservas dum multe pli da tempo la impreson pri la materio.” 

Studado pri “La Ĉielo kaj la Infero” 

Kiel principo, estonteco estas kaŝita al la homo, kaj nur en maloftaj esceptaj okazoj Dio permesas, ke ĝi estu malkaŝita. Se la homo konus sian estontecon, li ne atentus la nunecon kaj ne kondutus kun sama libereco; ĉar li estus posedita de la ideo, ke, se io devas okazi, li ne bezonas sin okupi pri ĝi, aŭ li penus ĝin deturni. Dio ne volis, ke tiel estu, por ke ĉiu kunlaboru por la plenumo de la aferoj, eĉ de tiuj, kiujn la homo volus kontraŭstari. Dio tamen permesas ĝian malkaŝon, kiam ĝia antaŭa kono ne malhelpas, sed faciligas la plenumon de iu afero, sugestante al homo konduton alian ol tiu, kiun li havus sen tia cirkonstanco.

(Unua Parto – Ĉapitro X – Numero 10) 

Kio estas Spiritismo 

19. De kiam oni konscias pri la postvivo de la animo aŭ Spirito, racie oni kredas ankaŭ la postvivon de la korinklinoj; sen ĉi tio la animoj de niaj parencoj kaj de niaj amikoj estus por ĉiam perditaj por ni.

Ĉar la Spiritoj povas iri ĉien, estas ankaŭ logike pensi, ke tiuj, kiuj nin amis dum la surtera vivo, nin amas ankaŭ post la morto, ke ili venas al ni, deziras komunikiĝi kun ni kaj ke ili utiligas la rimedojn je sia dispono por manifestiĝi al ni; ĉi tion konfirmas la sperto.

Efektive la sperto pruvas, ke la Spiritoj konservas la seriozajn amojn, kiujn ili havis sur la Tero, ke al ili plaĉas reveni al siaj amatoj, precipe kiam ili estas altirataj per la pensoj kaj amaj sentoj al ili de ni sendataj, dum ili estas indiferentaj al tiuj, kiuj ne interesiĝas pri ili.

El "Kio estas Spiritismo?", de Allan Kardec, Ĉapitro II, n-ro 19. 

La Libroj de la Mediumoj 

VARIAĴOJ DE LA SKRIBIVAJ MEDIUMOJ

Laŭ la speco kaj la specialeco de la komunikaĵoj

Mediumoj-filozofoj kaj mediumoj-moralistoj: la komunikaĵoj, kiujn ili ricevas, havas kiel temon ordinare demandojn pri moralo kaj alta filozofio. Tre ordinaraj koncerne la moralon.

Mediumoj, ricevantaj trivialajn kaj obscenajn komunikaĵojn: ĉi tiuj vortoj montras la specon de komunikaĵoj, kiujn kelkaj mediumoj kutime ricevas, kaj la naturon de la Spiritoj, kiuj ilin enblovas.

(Dua Parto – Ĉapitro 16 – Ero 193) 

André Luiz... festejar dignamente 

A cada semana, propomos uma frase de André Luiz, do livro Sinal Verde, psicografado por Chico Xavier, vertida ao esperanto por Allan Kardec Afonso Costa.  

Nesta, apresentamos a tradução da frase proposta na semana passada:  

“La noblaj aludoj pri personoj, okazaĵoj, cirkontancoj kaj aferoj, ĉiam estas elmontro de lojaleco kaj morala eleganteco.” 

“As referências nobres sobre pessoas, acontecimentos, circunstâncias e coisas são sempre indícios de lealdade e elegância moral.” 

Eis a mais nova:  

“Digne festi, en la homa frateco, por helpi la proksimulon, estas unu el la plej belaj helpformoj.” 

Até a próxima!



 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita