WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 9 - N° 425 - 2 de Agosto de 2015
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj”

Demando n-ro 162.

D: Ĉu post senkapigo, ekzemple, la homo konservas, dum kelkaj momentoj, la konscion pri si?

R:“Ofte li ĝin konservas kelkajn minutojn, ĝis la organa vivo tute estingiĝos. Sed ankaŭ, aliajn fojojn, lia maltrankvileco pri la morto igas lin perdi sian konscion antaŭ la momento de la ekzekuto.”

Studado pri “La Evangelio laŭ Spiritismo”

La mediumoj, kiuj ricevas bonajn komunikaĵojn, estas ankoraŭ pli riproĉindaj, se ili persistas en malbono, ĉar ofte ili skribas sian propran kondamnon, kaj ĉar, se ili ne estus blindigitaj de fiero, ili komprenus, ke la Spiritoj turnas sin ĝuste al ili. Sed, anstataŭ preni por si la lecionojn, kiujn ili mem aŭ aliaj skribas, ilia sola penso estas apliki tiujn lecionojn al aliaj, kaj tiel ili konfirmas jenajn vortojn de Jesuo: “Kial vi rigardas lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo?”

(Ĉapitro 18, ero 10) 

Studado pri “La Ĉielo kaj la Infero” 

La animoj aŭ Spiritoj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj, t. e. sen konoj kaj konscio pri bono kaj malbono, sed kapablaj akiri tion, kio mankas al ili. La laboro estas rimedo por akiro, kaj la celo –– kiu estas la perfekteco –– estas la sama por ĉiuj. Ili ĝin atingas pli-malpli rapide, pro sia libera volo kaj proporcie al siaj klopodoj; ĉiuj havas la samajn ŝtupojn trapasotajn, la saman laboron plenumotan.

(Unua Parto – Ĉapitro VIII – Numero 12) 

Studado pri "La Genezo" 

"Ĉar la spirita vidado ne fariĝas per la korpaj okuloj, sekvas, ke la percepto de la aferoj ne efektiviĝas helpe de la ordinara lumo: fakte, la materia lumo estas farita por la materia mondo; por la spirita mondo ekzistas speciala lumo, kies naturo estas al ni nekonata sed kiu sendube prezentas unu el la proprecoj de la etereca fluido, konforma al la vidperceptoj de la animo.

Ekzistas do materia lumo kaj spirita lumo. La unua havas siajn fokusojn limigitaj en la lumaj korpoj; la fokuso de la dua estas ĉie: ja tial ekzistas nenia baro al la spirita vidado, kiun malhelpas nek la distanco, nek la opakeco de la materio; por ĝi ne ekzistas obskuro.

La spiritan mondon do lumigas la spirita lumo, kiu estigas proprajn efikojn, same kiel la sunlumo lumigas la materian mondon".

(Ĉapitro 14 – ero 24). 

André Luiz... paz, otimismo, esperança e alegria. 

A cada semana, propomos uma frase de André Luiz, do livro Sinal Verde, psicografado por Chico Xavier, vertida ao esperanto por Allan Kardec Afonso Costa.  

Nesta, apresentamos a tradução da frase proposta na semana passada:  

“Ni zorgu pri la skribaĵo klare farita, ĉar ne estas al ni permesate transformi la amikojn en deĉifrantojn de hieroglifoj.” 

“Cuidemos da escrita bem traçada, porque não nos será lícito transformar os amigos em decifradores de hieróglifos.” 

Eis a mais nova:  

“Ĉiam, kiam eble, niaj informoj devas esti mesaĝoj de paco kaj optimismo, espero kaj ĝojo.” 

Até a próxima!
 



 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita