Esperanto

por Leonardo Cassanho Forster

 

Studado pri "La Ĉielo kaj la Infero", verkita de Allan Kardec

“Kiaj ajn estas la malsupereco kaj maliceco de la Spiritoj, Dio neniam ilin forlasas. Ĉiuj homoj havas sian gardanĝelon (gvidanton), kiu zorgas pri ili, suflorante bonajn pensojn, vekante dezirojn progresi kaj ankaŭ esplorante la movojn de ilia animo, per kiuj ili klopodas ripari en ia nova ekzistado la malbonon, kiun ili praktikis. Sed tiu interveno de la gvidanto preskaŭ ĉiam fariĝas kaþe, tiel ke ne okazu premo, ĉar la Spirito devas progresi per impulso de sia propra volo, neniam per ia altrudo.”

(Ĉapitro VII Unua Parto)

Studado pri “La Libro de la Spiritoj”

Demando n-ro 244.

D: Ĉu la Spiritoj vidas Dion?

R: “Nur la Superaj Spiritoj Lin vidas kaj komprenas; la malsuperaj Lin nur sentas kaj konjektas.”

D: Kiam malsupera Spirito diras, ke Dio permesas aŭ malpermesas al li ion, kiel do li scias, ke tiu ordono venos de Dio?

R: “Tiu Spirito ne vidas Dion, sed li sentas la Dian superpotencon; kiam io ne devas esti farita aŭ iu vorto ne devas esti dirita, tiu Spirito eksentas, kiel intuicion, nevideblan averton, malpermesantan al li tion fari. Ĉu vi mem ne havas antaŭsentojn, kiuj estas ja sekretaj avertoj, konsilantaj al vi fari aŭ ne fari tion aŭ tion alian? Io sama okazas al ni, kun tiu diferenco, ke ĝi estas pli sentebla; vi ja komprenas, ke, ĉar la esenco de la Spiritoj estas pli subtila ol via, tial ni pli bone povas ricevi la Diajn avertojn.”

D: Ĉu al la malsuperaj Spiritoj la ordono estas donata rekte de Dio aŭ pere de aliaj Spiritoj?

R: “Ĝi ne venas al ili rekte de Dio mem; por komunikiĝi kun Li, oni bezonas specialan indon. Dio transsendas al ili Siajn ordonojn pere de Spiritoj, pli alte starantaj per instruiteco kaj perfekteco.”

Studado pri "La Genezo”

"La perispirita fluido estas do la ligilo inter la Spirito kaj la materio.

Dum ĝia ligiteco kun la korpo, ĝi servas kiel komunikilo al lia penso por transsendi la movon al la diversaj partoj de la organismo, kiuj agas sub la impulsado de lia volo, krom ankaŭ por igi la sensacojn produktitajn de eksteraj agantoj refrapi en la Spirito".

(Ĉapitro 11 – ero 17).

Studado pri “La Libro de la Mediumoj”

VARIAĴOJ DE LA SKRIBIVAJ MEDIUMOJ

193. 3-e: Laŭ la speco kaj la specialeco de la komunikaĵoj

Mediumoj-versistoj: pli facile, ol aliaj, ili ricevas versajn komunikaĵojn. Tre ordinaraj por malbonaj versaĵoj; tre malmultaj por la bonaj.

Para mais mensagens acesse o Brazila Spiritisma Federacio pelo Facebook.

Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã) 

Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier).

Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko.

Jen la lasta:

“Via simpleco solvos problemojn por multaj homoj.”

“Sua simplicidade solucionará problemas em favor de muitos.”

Elŝutu tiun verkon en esperanto – klaku ĉi tie

Ĝis la revido!! Até mais!
 

 

     
     

O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita