WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 11 - N° 515 - 7 de Maio de 2017
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Studado pri " La Ĉielo kaj la Infero" 

"Spiritismo ne neas, sed pli ĝuste konfirmas la estontan punon. Kion ĝi detruas, tio estas infero ie lokita kun fornegoj kaj senapelaciaj punoj. Ĝi ankaŭ ne neas purgatorion, ĉar ĝi pruvas, ke en ĝi ni troviĝas kaj ĝin precize difinas, kaj, klarigante la kaŭzon de la surteraj mizeroj, ĝi kondukas al la kredo tiujn samajn, kiuj ĝin neas. Ĉu ĝi forpelas la preĝojn por la mortintoj? Tute ne, ĉar la suferantaj Spiritoj ilin petas; ĝi altigas ilin al devo de karitato kaj elmontras ilian efikecon por konduki al bono la Spiritojn kaj, per tiu rimedo, mallongigi iliajn turmentiĝojn (*). Parolante al la intelekto, ĝi jam longe portas fidon al multaj nekreduloj, sugestante preĝon al la animo de tiuj, kiuj ĝin malþatis. Kion Spiritismo certigas, estas tio, ke la valoro de la preĝo estas en la penso, ne en la vortoj, ke la plej bonaj preĝoj estas tiuj el la koro, ne tiuj el la lipoj, kaj fine tiuj, kiujn ĉiu murmuras el si mem, ne tiuj, kiujn oni eldiras por mono. Kiu do kuraĝus ĝin riproĉi?”

(Ĉapitro V Purgatorio – Ero 8) 

Studado pri “LA GENEZO” 

“Spiritismo plenumas (…) ĉiujn kondiĉojn de la Konsolanto promesita de Jesuo.

Ĝi ne estas individua doktrino, ia homa koncepto: neniu povas sin deklari ties kreinto.

Ĝi estas frukto de la kolektiva instruado de la Spiritoj, kiun direktas la Spirito de Vero.

Nenion ĝi forprenas de la Evangelio, kiun ĝi, kontraŭe, kompletigas kaj klarigas.”

(Ĉapitro 17 – ero 40). 

Studado pri “La Libro de la Mediumoj” 

VARIAĴOJ DE LA SKRIBIVAJ MEDIUMOJ

194. 4-e: Laŭ la fizikaj ecoj de la mediumo

Mediumoj rapidaj: ili skribas pli rapide, ol kiel ili memvole povus skribi en sia ordinara stato. La Spiritoj komunikiĝas per ili fulmrapide, kvazaŭ en tiuj mediumoj ekzistus ia superabundeco de fluidaĵo, kiu ebligas al ili tuj identiĝi kun la Spirito. Ĉi tiu kvalito iafoje prezentas malbonaĵon, nome, ke la rapideco de la skribado faras ĉi tiun tre malfacile legebla por alia persono, ol la mediumo mem.

“Ĝi estas eĉ tre laciga, ĉar ĝi senutile foruzigas tro multe da fluidaĵo.” 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj” 

Demando n-ro 255.

D: Kiam iu Spirito diras, ke li suferas, kia estas tiu sufero?

R: “Moralaj angoroj, kiuj lin turmentas pli akre, ol la fizikaj suferoj.” 

Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)  

Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier). 

Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko. 

Jen la lasta: 

“Penu agi por la bono, dum vi disponas tempon. Estas danĝere havi la kapon ĉiam plena de revoj, sed la manojn senokupaj.” 

“Esforce-se por agir em favor do bem, enquanto você dispõe de tempo. É perigoso ter a cabeça sempre cheia de sonhos, mas as mãos desocupadas.” 

Elŝutu tiun verkon en esperanto ĉe: http://goo.gl/vRXkTd 

Ĝis la revido!! Até mais!




 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita