WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 11 - N° 513 - 23 de Abril de 2017
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Sonlibro de Evangelio laŭ Spiritismo 

Aperis sur la retejo de Brazila Spiritisma Federacio la paĝon "Audiolivro O Evangelho Segundo o Espiritismo em Esperanto".

Jen la koncerna ligilo:

https://goo.gl/Dy4Nmm

Informis: Paulo Cesar Pires

Spiritismo per Esperanto

https://sites.google.com/site/revelacio3 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj” 

Demando n-ro 254.

D: Ĉu la Spiritoj spertas lacecon kaj bezonon de ripozo?

R: “Ili ne povas sperti lacecon tian, kia vi ĝin komprenas, kaj sekve ili ne bezonas korpan ripozon, ĉar ili ne havas organojn, kies forto devus esti restarigita; sed la Spirito ripozas laŭ tiu senco, ke li ne troviĝas en konstanta aktiveco. La Spirito ne agas en materiala maniero; lia ago estas tute intelekta kaj lia ripozo nur morala: tio signifas, ke ĉe kelkaj momentoj lia penso ne estas tiel aktiva nek sin fiksas sur ia difinita objekto; tio estas vera ripozo, kiun cetere oni ne povas kompari kun la korpa. La kvazaŭa laceco, kiun la Spiritoj povas senti, rilatas al ilia malsupereco, ĉar ju pli altrangaj ili estas, des malpli necesa al ili estas ripozo.” 

Studado pri " La Ĉielo kaj la Infero" 

“Ekde ĉiuj epokoj la homo intuicie kredas, ke la estonta vivo estas feliĉa aŭ malfeliĉa, laŭ la bono aŭ malbono farita en ĉi tiu mondo. Sed la ideo, kiun li faras pri tiu vivo, respondas al liaj progreso, morala sento kaj pli aŭ malpli ĝustaj nocioj pri bono kaj malbono.

Punoj kaj rekompencoj estas respeguliĝo de la elstaraj instinktoj. Por militemaj popoloj la plej supera feliĉo estas la honoraĵoj aljuĝitaj al la braveco; por la ĉasisto ĝi estas la ĉasabundo; por la voluptemaj, la voluptaj ĝuoj. Regite de la materio, la homo nur malperfekte povas kompreni la spiritecon, imagante ian bildon pli materian ol spiritan pri la estontaj punoj kaj ĝuoj; al li þajnas, ke en alia mondo li devas manĝi kaj trinki pli bone ol sur la Tero.

Pli malfrue jam troviĝas en la kredoj pri la estonta vivo ia miksaĵo de spiritualismo kaj materialismo: la kontempla beateco konkuranta kun la infero je fizikaj turmentoj.”

(Unua Parto — Ĉapitro IV Infero – Ero 1) 

Studado pri “La Genezo” 

“Laŭmezure kiel li morale progresas, la Spirito senmateriiĝas, tio estas, liberiĝante de la influo de la materio, li elpuriĝas; lia vivo pli konformiĝas al la spirita naturo, liaj fakultoj kaj perceptoj ampleksiĝas; estas proporcio inter lia feliĉo kaj la farita progreso.”

(Ĉapitro 11 – ero 26). 

Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)  

Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier).

Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko.

Jen la lasta:

“Sanktulo ne kondamnas pekinton, sed helpas lin sen aroganteco.”

“O santo não condena o pecador, mas o ajuda sem arrogância.”

Elŝutu tiun verkon en esperanto ĉe: http://goo.gl/vRXkTd

Ĝis la revido!! Até mais!!




 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita