WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 11 - N° 512 - 16 de Abril de 2017
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj”

Demando n-ro 253.

D: Ĉu la Spiritoj spertas niajn fizikajn bezonojn kaj suferojn?

R: “La Spiritoj konas ilin, ĉar ili jam travivis tiujn bezonojn kaj suferojn; sed ĉi tiujn ili ne elportas materie kiel vi: ili estas Spiritoj.”

Studado pri " La Ĉielo kaj la Infero"

“La devoj de la Spiritoj estas proporciaj al ilia progreso, al la lumoj, kiujn ili posedas, al iliaj kapabloj, sperto kaj grado da konfido al la suverena Sinjoro. Favoroj kaj privilegioj, kiuj ne estas premio pro merito, ne ekzistas; ĉio estas mezurata kaj pesata per pesilo de la rigora justeco.

La misioj plej gravaj estas konfiditaj nur al tiuj,kiujn Dio juĝas kapablaj ilin plenumi kaj nekapablaj senkuraĝiĝi kaj sin kompromiti. Kaj dum la plej indaj

konsistigas la superegan konsilantaron sub la rigardoj de Dio, al la superaj estroj estas donita la direktado de planedaj kirloj kaj al aliaj tiu de specialaj mondoj. Poste venas laŭ ordo de progreso kaj hierarkia rango la pli limigitaj devoj de la delegitoj por la progreso de la popoloj, por protekto de la familioj kaj individuoj, por impulso de ĉiu branĉo de progreso, por la diversaj agadoj de la Naturo ĝis la plej etaj detaloj de la Kreitaĵaro. Emtiu ampleksega kaj harmonia tutaĵo estas okupoj por ĉiuj kapabloj, inklinoj kaj klopodoj; okupoj akceptataj kun

ĝojego, petataj kun fervoro, ĉar ili estas rimedo de pliboniĝo por la Spiritoj sopirantaj progreson.”

(Ĉapitro III Ĉielo – Ero 13)

Studado pri "La Genezo"

“Dum sia enkarniĝo, la Spirito agas sur la materion pere de sia fluideca korpo aŭ perispirito, kio same fariĝas dum la neenkarniĝa stato.

Kiel Spirito kaj en la limo de siaj kapablecoj, li faras, kion li faris kiel homo; ĉar li ne plu disponas la karnan korpon kiel instrumenton, li nur utiligas, kiam necese, la materiajn organojn de iu enkarnulo, kiu tiam iĝas tio, kion oni nomas ‘mediumo’.”

(Ĉapitro 13 – ero 5).

Studado pri “La Libro de la Mediumoj”

VARIAĴOJ DE LA SKRIBIVAJ MEDIUMOJ

193. 3-e: Laŭ la speco kaj la specialeco de la komunikaĵoj

Mediumoj-filozofoj kaj mediumoj-moralistoj: la komunikaĵoj, kiujn ili ricevas, havas kiel temon ordinare demandojn pri moralo kaj alta filozofio. Tre ordinaraj koncerne la moralon.

“Ĉiuj ĉi nuancoj estas variaĵoj de kapablecoj de bonaj mediumoj. Rilate tiujn, kiuj havas kapablecon specialan por sciencaj, historiaj, medicinaj aŭ aliaj komunikiĝoj, super ilia nuna komprenpovo, konvinkiĝu, ke ili posedis tiujn sciojn en iu alia ekzistado, sciojn, kiuj restis ĉe ili en latenta stato, kiel parto de la cerbaj materialoj, necesaj al la manifestiĝanta Spirito; tiuj scioj estas la elementoj, kiuj al la Spirito faciligas la vojon por la komunikado de liaj propraj pensoj, ĉar ĉi tiuj mediumoj estas por li iloj pli inteligentaj kaj pli flekseblaj ol ia senklerulo." - ERASTO

Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)

Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier).

Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko.

Jen la lasta:

“Helpu la infanojn.”

“Ajude as crianças.”

Elŝutu tiun verkon en esperanto ĉe: http://goo.gl/vRXkTd

Ĝis la revido!! Até mais!!




 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita