WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 10 - N° 510 - 2 de Abril de 2017
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj”

Demando n-ro 251.

D: Ĉu la Spiritoj kapablas senti muzikon?

R: “Ĉu vi parolas pri la tera muziko? Kiom ĝi valoras kompare kun la ĉiela muziko, kun tiu harmonio, pri kiu nenio sur la Tero povas havigi al vi ian ideon? Unu estas rilate al la dua, same kiel kanto de sovaĝulo rilate dolĉan melodion. Tamen la vulgaraj Spiritoj povas iom plezuri aŭdante vian muzikon, ĉar ili ankoraŭ ne estas kapablaj kompreni alian pli belan. La muziko prezentas al la Spiritoj supermezuran ĉarmon, ĉar ilia sentemo estas tre alta; ni povas aŭdi la ĉielan muzikon, kiu estas ĉio, kion la spirita imagemo povas koncepti pri io plej bela kaj milda.” 

Studado pri " La Ĉielo kaj la Infero" 

“Ni aldonu plu la cirkonstancon, ke ĉiuj kutimoj kontribuas por bedaŭri la perdon de la surtera vivo kaj timi la transiron de sur la Tero en la ĉielon. La morto estas ĉirkaŭata de funebraj ceremonioj, pli adekvataj por kaŭzi teruron ol por naski esperon. Se oni priskribas la morton, tion oni faras donante al ĝi abomenindan aspekton, sed neniam tiun de transira dormo; ĉiuj ĝiaj emblemoj memorigas pri detruado de la korpo, montrante ĝin terurega kaj senkarna; neniu prezentas la animon lumradie liberiĝanta el la surtera katenoj. La foriro al tiu pli feliĉa mondo estas akompanata nur de la lamentado de la postvivantoj, kvazaŭ ia grandega malfeliĉo atingas la forirantojn; al ĉi tiuj oni diras eternajn adiaŭojn, kvazaŭ oni neniam ilin revidos plu. En ilia nomo oni bedaŭras la perdon de la mondaj ĝuoj, kvazaŭ pli agrablajn ĝuojn ili ne renkontos en la transtombo. Kia malfeliĉo, ili diras, estas morti tiel juna, riĉa kaj feliĉa, kun la perspektivo de ia brila estonteco! La ideo pri ia pli bona estonteco apenaŭ tuþas la penson, ĉar ĝi ne havas radikojn tie. Tiamaniere ĉio kontribuas por inspiri teruron antaŭ la morto, anstataŭ estigi esperon.

Sendube longa tempo estos necesa al la homo, por ke li liberiĝu de tiuj antaŭjuĝoj, kio ne signifas, ke tio ne okazos, laŭmezure kiel lia kredo firmiĝos, ĝis li konceptos pli saĝan penson pri la spirita vivo.”

(Unua Parto — Ĉapitro II – Ero 8) 

Studado pri "La Genezo" 

“Egale celante, ke la homaro antaŭeniru en difinita direkto, superaj Spiritoj, kvankam ne havante la kvalitojn de la Kristo, de tempo al tempo enkarniĝas sur la Tero por plenumi specialajn misiojn, kiuj samtempe profitos al ilia persona progreso, se tiujn misiojn ili plenumos konforme al la decidoj de la Kreinto.”

(Ĉapitro 11 – ero 45). 

Studado pri “La Libro de la Mediumoj” 

VARIAĴOJ DE LA SKRIBIVAJ MEDIUMOJ

193. 3-e: Laŭ la speco kaj la specialeco de la komunikaĵoj

Mediumoj-receptistoj: ilia specialaĵo estas pli facile servi kiel interpretantoj al la Spiritoj por medicinaj preskriboj. Oni ilin ne intermiksu kun la sanigivaj mediumoj, ĉar ili sole nur sciigas la penson de la Spirito, neniom influante en tio. Tre ordinaraj. 

Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)  

Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier).

Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko.

Jen la lasta: 

“Nekompreno doloras. Tamen ĝi donas al ni bonegan okazon kompreni.“

"A incompreensão é dolorosa. Porém, ela nos confere ótima oportunidade para compreender.” 

Elŝutu tiun verkon en esperanto ĉe: http://goo.gl/vRXkTd

Ĝis la revido!! Até mais!!




 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita