WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 10 - N° 509 - 26 de Março de 2017
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Eldonejo Lorenz anoncas novan libron 

“LA VIVO EN LA NEVIDATA MONDO” estas detala priskribo de la postmorta vivo, ricevita mediume de Anthony Borgia, diktita de Monsinjoro Robert Hug Benson, kaj tradukita el la angla lingvo de Trevor Stelle.

Petu vian ekzempleron kaj riĉigu vian bibliotekon!

Editora_lorenz@uol.com.br 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj” 

Demando n-ro 247.

D: Ĉu la Spiritoj devas translokiĝi por vidi du malsamajn punktojn?

Ĉu, ekzemple, ili povas vidi samtempe lokojn en ambaŭ hemisferoj de la terglobo?

R: “Ĉar la Spirito translokiĝas kun la rapideco de la penso, tial oni povas diri, ke li vidas ĉie samtempe; lia penso povas disradii kaj sin direkti samtempe al multaj lokoj; sed tiu kapablo dependas de lia rango; ju malpli pura li estas, des pli malgranda estas la trafpovo de lia rigardo; nur la Superaj Spiritoj kapablas unu tuton ampleksi.” 

Studado pri "La Genezo”

Laŭmezure kiel li morale progresas, la Spirito senmateriiĝas, tio estas, liberiĝante de la influo de la materio, li elpuriĝas; lia vivo pli konformiĝas al la spirita naturo, liaj fakultoj kaj perceptoj ampleksiĝas; estas proporcio inter lia feliĉo kaj la farita progreso.".

(Ĉapitro 11 – ero 26). 

Studado pri “La Libro de la Mediumoj” 

VARIAĴOJ DE LA SKRIBIVAJ MEDIUMOJ

193. 3-e: Laŭ la speco kaj la specialeco de la komunikaĵoj

Mediumoj-literatoroj: iliaj komunikaĵoj havas nek la malprecizecon de tiuj de la poetaj mediumoj, nek la vulgarecon de tiuj de la pozitivaj mediumoj, sed ili skribas sagace; ilia stilo estas korekta, eleganta kaj ofte rimarkinde elokventa.

Para mais mensagens acesse o Brazila Spiritisma Federacio pelo Facebook. 

Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)  

Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier). 

Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko. 

Jen la lasta: 

“Evitu temojn, kiuj malplaĉas al aŭdanto. Ni ĉiuj bedaŭrinde havas dolorigajn punktojn, pri kiuj ni bezonas silenti.” 

“Evite temas que desagradem ao ouvinte. Todos infelizmente temos questões dolorosas sobre as quais precisamos calar.” 

Elŝutu tiun verkon en esperanto ĉe: http://goo.gl/vRXkTd

Ĝis la revido!! Até mais!!




 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita