WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 10 - N° 502 - 5 de Fevereiro de 2017
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Grupo de WhatsApp

Jen invito de samideano por ke esperantistoj praktiku paroladon:

“En la grupo de WhatsApp PAROLU_NUR_EN_ESPERAN TO la membroj devas paroli nur en Esperanto, kaj nur paroli. Ne validas skribi, escepte pri la titoloj de la paroloj, kio estos utila. Enhave, uzu ĉiam la mikrofonon.

Mi "deponos" tien ĉiutage unu prelegeton je pli malpli dek minutoj, por malrustigi, malkoroidi mian esprimecon. Faru same ĉiuj membroj, por trejni la parolan lingvon.

Validas paroli pri ĉio - POLITIKO, FILOZOFIO, SOCIOLOGIO, RELIGIECO, SPIRITUALISMO, SPIRITISMO, MEDIPROTEKTADO, GAZETARAJ INFORMOJ, BANALAĴOJ DE LA ĈIUTAGO ktp ktp, kondiĉe, ke la parolo ne estu ofenda, antaŭjuĝa, krima.

Ne validas kontraŭstaroj, nek kritikoj, nek lingvaj korektoj. Ne temas pri diskutejo, des malpli debatejo. Ĝi estas nur deponejo de paroloj.

Ne esperu iajn ajn komentojn pri viaj paroloj. Eble neniu aŭskultos ilin. Sed valoros la penon lasi en la grupo viajn impresojn, opiniojn, sciigojn pri la vivo, kiuj almenaŭ taŭgos kiel paroligajn trejnorimedojn.

Sendu ŭatsapan mesaĝon al 55 (Brazilo) 71 98629-8883, por ke mi anigu vin al la grupo. 

Dankon pro la atento!” 

Evildea e os estudos 

Evildea explica seus métodos para estudar.

Assista ao vídeo em esperanto com legendas em inglês em:

https://goo.gl/wlX3iw 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj” 

Demando n-ro 243.

D: Ĉu la Spiritoj konas la estontecon?

R: “Tio ankaŭ dependas de ilia perfekteco; ili ofte ĝin apenaŭ duonvidas, sed estas ne ĉiam permesite al ili ĝin malkaŝi; kiam ili ĝin vidas, ĝi ŝajnas al ili kvazaŭ nuna. La Spirito vidas la estontecon ĉiam pli klare, proporcie kiel li altiĝas al Dio. Post la morto, la animo vidas kaj kaptas, per sola rigardo, siajn pasintajn migradojn, sed ĝi ne povas vidi, kion Dio al ĝi destinas; por tio, ĝi devas sin tute doni al Li post multe da ekzistadoj.”

D: Ĉu la Spiritoj, atingintaj la perfektecon, havas plenan konon pri la estonteco?

R: “Plenan ne estas la ĝusta vorto, ĉar Dio sola estas la Superega Majstro, kaj neniu ajn povas Lin egali.” 

Studado pri "La Genezo" 

"Pro sia spirita esenco, la Spirito estas estaĵo nedifinita, abstrakta, kiu ne povas rekte agi sur la materion; li bezonas ian perilon; tiu perilo estas la fluideca envolvaĵo, kiu iel apartenas al li kiel konsista parto.(...)

Tiu envolvaĵo, nomata perispirito, faras el abstrakta estaĵo, el la Spirito, ian estaĵon konkretan, difinitan, ĉirkaŭpreneblan por la penso..."

(Ĉapitro 11 – ero 17). 

Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)  

Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier). 

Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko. 

Jen la lasta:

“Liberigu vin de la pezo de troaj formalaĵoj.”

“Livre-se do peso de excessivas formalidades.” 

Elŝutu tiun verkon en esperanto ĉe: http://goo.gl/vRXkTd 

Ĝis la revido!! Até mais!!




 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita