WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 10 - N° 491 - 13 de Novembro de 2016
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Grava verko por Spiritismo kaj Esperanto 

Brazila Spiritisma Federacio lanĉas PDF-version de tiu grava verko nome Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo. Ĝi estas la unua libro kies tekstoj (poemoj) estis verkitaj kaj mediume ricevitaj rekte en Esperanto. Ĝin eldonis FEB en 1944. 

Inter la diversaj aŭtoroj estas Antoni Grabowski, João da Cruz e Souza, L. L. Zamenhof, Augusto dos Anjos, Casimiro Cunha, Stanislav Schulhof kaj Teodoro A Dolejŝ. 

La mediumo estis Francisco V. Lorenz, respektinda pro sia mediumeco, klereco kaj virteco. 

Konu plu: http://goo.gl/lxmTOq 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj” 

Demando n-ro 160. 

D: Ĉu la Spirito tuj renkontas la personojn, kiujn li konadis sur la Tero kaj kiuj mortis pli frue? 

R: “Jes, laŭ la estimo reciproka; ofte ili venas lin akcepti ĉe lia eniro en la mondon de la Spiritoj kaj lin helpas demeti la materiajn vindojn; li ankaŭ renkontas denove multajn konatojn, kiujn li jam de longe ne vidis dum sia restado sur la Tero; li vidas tiujn, kiuj erarvagadas, kaj iras vizite al la fratoj ankoraŭ enkarniĝintaj.” 

Studado pri “La Evangelio laŭ Spiritismo” 

Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Multaj diros al mi en tiu tago: Sinjoro, Sinjoro, ĉu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencaĵojn? Kaj tiam mi konfesos al ili: Mi neniam konis vin; foriĝu de mi, vi farantoj de maljusteco. (Mateo, 7: 21-23.) 

(Ĉapitro 18, ero 6) 

Studado pri “La Ĉielo kaj la Infero” 

32-a: Ĉu Dio, oni diras, ne donus grandan pruvon de amo al siaj infanoj, kreante ilin neeraremaj kaj sekve sen la malvirtoj propraj al neperfekteco? Por tio estus necese, ke Li kreus perfektajn estaĵojn, kiuj devas akiri nenion pli, ĉu da konoj, ĉu da moralo. Sed certe Dio povus fari tion, kaj se Li tion ne faris estas pro tio, ke lia saĝeco volis, ke progreso estu ĝenerala leĝo. La homoj estas neperfektaj, kaj tiel ili estas elmetitaj al la pli-malpli penaj sortovicoj. Kaj, ĉar la fakto ekzistas, ni do devas ĝin akcepti. 

El ĝi konkludi, ke Dio ne estas bona nek justa, estas malsaĝa ribelo kontraŭ la leĝo. 

Maljusteco ja estus la kreado de privilegiaj estaĵoj pli-malpli favoritaj, havantaj plezurojn, kiujn aliaj eble ne atingas, krom per laboro, aŭ neniam povus atingi. Male la dia justeco evidentiĝas ĉe la absoluta egaleco aplikata al la kreado de la Spiritoj; ĉiuj havas saman deirpunkton kaj neniu dum sia formado ricevas distingiĝon esti pli bone favorata; neniu, kies progresa iro estas escepte faciligata: tiuj, kiuj venis al la fino, trapasis, kiel ĉiuj aliaj la fazojn de malsupereco kaj respektivajn provojn. 

Tiel nenio estas pli justa ol la agolibereco al ĉiu konsentita. La vojo al feliĉo larĝe malfermiĝas al ĉiuj, kiel al ĉiuj estas konsentitaj la samaj kondiĉoj por ĝin atingi. La leĝo gravurita en ĉies konscienco, al ĉiuj estas instruata. Dio faris el la feliĉo la premion al laboro kaj ne al nepotismo, ke ĉiu havu sian meriton. 

Ni ĉiuj estas liberaj labori por nia propra progreso, kaj tiu, kiu multe kaj rapide laboras, plej frue ricevas sian rekompencon. Pligrimanto, kiu foriĝas aŭ perdas tempon sur vojo, malrapidigas sian iradon kaj ne povas plendi, krom pri si mem. 

Bono kaj malbono estas nedevigaj kaj laŭvolaj: libera, la homo estas fatale pelata nek al unu nek al la dua. 

(Unua Parto – Ĉapitro VII – Puna kodo de la estonta vivo) 

Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã) 

Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier). 

Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko. 

Jen la lasta: 

“Stimulu la noblajn kvalitojn de viaj kunuloj.” 

“Estimule as nobres qualidades dos que lhe são próximos.” 

Elŝutu tiun verkon en esperanto ĉe: 

http://goo.gl/vRXkTd 

Ĝis la revido!! Até mais!!




 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita