WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 10 - N° 482 - 11 de Setembro de 2016
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Interesses comuns entre China e EUA 

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris sabate, ke Ĉinio kaj Usono havas pli da komunaj interesoj ol da diferencoj, kaj li esperas, ke duflankaj rilatoj restos sur la ĝusta vojo. 

En renkontiĝo kun usona prezidento Barack Obama en la orienta urbo Hangzhou en la antaŭvespero de la Pintkunveno de la Grupo 20, Xi diris, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono povas konduki al "grandaĵoj", kiuj estas favoraj al ambaŭ landoj kaj la tuta mondo. 

Obama diris, ke Usono bonvenigas Ĉinion kontribui al tutmonda disvolvado kaj la packonserva afero. Li diris, ke la du landoj la unuaj ratifis kaj akceptis la Parizan Interkonsenton pri klimatŝanĝiĝo, pruvante denove la influon de la kunlaboro inter la du landoj. Li aldonis, ke Vaŝingtono esperas starigi fortajn rilatojn de komerco kaj investado kun Ĉinio kaj klopodi kune kun Ĉinio sur pli vastaj kampoj, inkluzive de regiona kaj tutmonda sekureco.

http://esperanto.cri.cn/2521/2016/09/04/179s188594.htm

Conheça os esperantistas mais próximos de você 

Kial ni lernis Esperanton? Por konektiĝi. Per Amikumu, vi povos finfine ekkoni tiujn antaŭe nekoneblajn samideanojn! Ĝuu kun ni la novan esperantistan komunumon, kie ĉio eblas. La virtuala ne plu... estos virtuala. Amikumu estas nova komputil-aplikaĵo kiu helpos vin trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn. La iniciantoj, Chuck Smith kaj Richard Delamore, baldaŭ debutos ampleksan kampanjon por promocii la projekton. Ili petos vian subtenon kaj kunlaboron.

https://www.amikumu.com/

Studado pri “La Libro de la Spiritoj”

Demando n-ro 221.

D: Ĉu, pro ia memoro, la homo havas, eĉ kiel sovaĝulo, instinktan senton pri la ekzisto de Dio kaj la antaŭsenton pri la estonta vivo?

R: “Jes, memoro, kiun li konservis pri tio, kion li sciis kiel Spirito, antaŭ ol enkarniĝi; sed fiero ofte sufokas tian senton.”

D: Ĉu ne devenas de tiu sama memoro certaj kredoj rilataj al la spiritisma doktrino, kiujn oni trovas en ĉiuj popoloj? 

R: “Tiu doktrino estas tiel malnova kiel la mondo, kaj pro tio ĝi estas ĉie trovata; tio estas pruvo pri ĝia vereco. Konservante la intuicion pri sia spirita stato, la Spirito havas instinktan konscion pri la ekzisto de la nevidebla mondo; sed tiu konscio estas ofte difektita de antaŭjuĝoj, kaj malklereco tien enmiksas superstiĉon.” 

Studado pri "La Genezo” 

"Spiritismo tute ne neas aŭ detruas la Evangelion, sed male konfirmas, eksplikas kaj disvolvas, per la novaj leĝoj de la Naturo, kiujn ĝi rivelas, ĉion, kion la Kristo diris kaj faris; ĝi klarigas la obskurajn punktojn de lia instruado en tia maniero, ke tiuj, por kiuj certaj partoj de la Evangelio estis ne kompreneblaj aŭ ŝajnis neakcepteblaj, ilin senpene komprenas kaj akceptas helpe de Spiritismo; ili pli klare vidas ĝian gravecon kaj povas distingi inter la realo kaj la alegorio; la Kristo montriĝas al ili pli granda: jam ne plu temas simple pri ia filozofo, sed ja pri Dia Mesio". 

(Ĉapitro 1 – ero 41). 

Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)

Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier).

Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko.

Jen la lasta: 

“Konkeri sin mem.“

“Conquiste a si mesmo.” 

Elŝutu tiun verkon en esperanto ĉe: http://goo.gl/vRXkTd

Ĝis la revido!! Até mais!!




 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita