WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 10 - N° 479 - 21 de Agosto de 2016
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Studado pri la verko "La Ĉielo kaj Infero" 

21-a: La respondeco pri kulpoj estas tute persona, neniu Spirito suferas pro aliulaj eraroj, esceptinte se li ilin originigis, ĉu kaŭzante ilin per sia ekzemplo, ĉu ne ilin malhelpante, dum li tion povis fari.

Tial la memmortiginto estas ĉiam punita; sed kiu, pro malico, instigas alian homon sinmortigi, tiu suferas eĉ pli grandan punon.

Ĉapitro VII. Unua Parto. 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj” 

Demando n-ro 215.

D: Kiu estas la kaŭzo de la aparta karaktero, per kiu ĉiu popolo distingiĝas? 

R: “La Spiritoj formas ankaŭ familiojn pro la simileco de inklinoj, pli aŭ malpli noblaj, laŭ ilia progreso. Popolo estas granda familio, en kiu kolektiĝas reciproke simpatiantaj Spiritoj. La emo, kiun havas la anoj de tiuj familioj, kuniĝi, naskas la similecon, trovatan ĉe la distinga karaktero de ĉiu popolo. Ĉu vi pensas, ke bonaj, noblaj Spiritoj elektas por enkarniĝo kruelan, fian popolon? Ne; la Spiritoj simpatias la kolektivojn, kiel la individuojn; ili serĉas sian konvenan medion.” 

Studado pri “La Libro de la Mediumoj” 

190. Mediumoj specialaj por intelektaj efikoj. 

Diversaj kapablecoj 

Mediumoj aŭdivaj: tiuj, kiuj aŭdas la Spiritojn. Tre ordinaraj. (§ 165.)

“Multaj prezentas al si, ke ili aŭdas tion, kio estas nur en ilia imagemo.” 

Studado pri "La Genezo" 

"Spiritismo, deirante de la instruoj mem de la Kristo, same kiel la Kristo deiris de la instruoj de Moseo, estas rekta sekvo de lia doktrino.

Al la svaga ideo de la estonta vivo ĝi aldonas la revelacion pri la ekzisto de la nevidebla mondo, kiu nin ĉirkaŭas kaj plenigas la spacon, kaj per tio ĝi precizigas la kredon, al ĉi tiu donas korpon, konsiston, realecon en la penso.

Ĝi difinas la ligilojn kunigantajn la animon kun la korpo kaj levas la vualon, kiu kaŝis al la homo la misterojn de la naskiĝo kaj de la morto".

(Ĉapitro 1 – ero 30). 

Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)

Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier).

Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko.

Jen la lasta: 

“Lernu cedi favore al multaj, por ke iuj venu helpe al vi en malagrablaj situacioj. “

“Aprenda a ceder em favor de muitos, de modo que alguns venham em seu socorro em ocasião de situações desagradáveis.” 

Elŝutu tiun verkon en esperanto ĉe:

http://goo.gl/vRXkTd

Ĝis la revido!! Até mais!!




 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita