WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 10 - N° 477 - 7 de Agosto de 2016
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Studado pri la verko "La Ĉielo kaj Infero" 

21-a: La respondeco pri kulpoj estas tute persona, neniu Spirito suferas pro aliulaj eraroj, esceptinte se li ilin originigis, ĉu kaŭzante ilin per sia ekzemplo, ĉu ne ilin malhelpante, dum li tion povis fari.

Tial la memmortiginto estas ĉiam punita; sed kiu, pro malico, instigas alian homon sinmortigi, tiu suferas eĉ pli grandan punon. 

Ĉapitro VII. Unua Parto. 

Studado pri la verko "La Evangelio laŭ Spiritismo" 

Multaj tiaj trompistoj prezentas sin kvazaŭ la apostoloj de la Kristo, aliaj kvazaŭ la Kristo mem, kaj — kio estas hontinda por la homaro — ili ĉiam trovadis personojn, kiuj bonafide kredis iliajn maldecaĵojn. Tre simpla konsidero tamen devus malfermi la okulojn al la plej blinda, nome ke, se la Kristo reenkarniĝus sur la tero, li venus kun sia tuta povo kaj ĉiuj siaj virtoj, escepte se oni akceptus la absurdon, ke li degeneris; nu, same kiel, se vi forigus eĉ unu solan el la atributoj de Dio, vi jam ne havus Dion, tiel, se vi deprenos unu solan el la virtoj de la Kristo, vi jam ne havos la Kriston. Ĉu la homoj, kiuj prezentiĝas kiel la Kristo, havas ĉiujn ties virtojn? Jen la demando; rigardu; esploru iliajn pensojn kaj iliajn agojn, kaj vi rekonos, ke al ili mankas precipe la kvalitoj distingantaj la Kriston: la humileco kaj la karito, dum ili havas abunde tion, kion li ne havis: avidecon kaj fieron. Cetere rimarku, ke en la nuna momento, kaj en diversaj landoj, ekzistas pluraj supozitaj Kristoj, same kiel pluraj ŝajnaj Elijaj, Sanktaj Johanoj aŭ Sanktaj Petroj, kaj ke kompreneble ili ĉiuj ne povas esti veraj. Estu certaj, ke tiaj estas homoj, kiuj ekspluatas la kredemecon de aliaj kaj trovas komforte vivi per la kostopago de siaj aŭskultantoj. 

Ĉapitro XXI, ero 9. 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj”

Demando n-ro 215. 

D: Kiu estas la kaŭzo de la aparta karaktero, per kiu ĉiu popolo distingiĝas? 

R: “La Spiritoj formas ankaŭ familiojn pro la simileco de inklinoj, pli aŭ malpli noblaj, laŭ ilia progreso. Popolo estas granda familio, en kiu kolektiĝas reciproke simpatiantaj Spiritoj. La emo, kiun havas la anoj de tiuj familioj, kuniĝi, naskas la similecon, trovatan ĉe la distinga karaktero de ĉiu popolo. Ĉu vi pensas, ke bonaj, noblaj Spiritoj elektas por enkarniĝo kruelan, fian popolon? Ne; la Spiritoj simpatias la kolektivojn, kiel la individuojn; ili serĉas sian konvenan medion.” 

Studado pri “La Libro de la Mediumoj” 

190. Mediumoj specialaj por intelektaj efikoj. 

Diversaj kapablecoj 

Mediumoj aŭdivaj: tiuj, kiuj aŭdas la Spiritojn. Tre ordinaraj. (§ 165.)

“Multaj prezentas al si, ke ili aŭdas tion, kio estas nur en ilia imagemo.” 

Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)

Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier).

Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko.

Jen la lasta: 

“Kristana privilegio: konkeri sin mem. “

“Privilégio cristão: conquistar a si mesmo.” 

Elŝutu tiun verkon en esperanto ĉe:

http://goo.gl/vRXkTd 

Ĝis la revido!! Até mais!!




 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita