WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 10 - N° 471 - 26 de Junho de 2016
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj”

Demando n-ro 209. 

D: Kial de bonaj, virtaj gepatroj naskiĝas malicaj idoj? Aŭ, alivorte, kial la bonaj kvalitoj de la gepatroj ne ĉiam altiras, pro simpatio, bonajn Spiritojn, por ke ĉi tiuj animu iliajn idojn? 

R: “Malbona Spirito povas peti bonajn gepatrojn, esperante, ke iliaj konsiloj lin gvidos sur pli bona vojo, kaj Dio lin ofte konfidas al tiaj gepatroj.” 

Studado pri "La Genezo” 

"La esenca karaktero de ĉia revelacio nepre estas la vero.

Revelacii sekreton estas konatigi fakton; se la afero estas falsa, ĝi ne estas fakto kaj sekve oni jam ne havas revelacion.

Ĉia revelacio dementita de la faktoj ne plu estas revelacio, ĉefe se oni ĝin atribuas al Dio.

Ĉar li ne povas mensogi nek trompiĝi, tial ĝi nepre ne povas emani el Dio: ĝi devas esti rigardata kiel produkto de homa konceptado".

(Ĉapitro 1 – ero 3). 

Studado pri “La Libro de la Mediumoj”

Variaĵoj specialaj por la fizikaj efikoj. 

Mediumoj por transportoj kaj levoj: tiuj, kiuj okazigas transportojn tra la aero kaj levojn de inertaj korpoj en la aeron sen apogo. Kelkaj povas levi sin mem. Pli aŭ malpli maloftaj, laŭ la amplekso de la fenomeno; tre malmultaj tiuj, kiuj sin levas mem. (§§ 75 k. sekv.; § 80.) 

Studado pri la verko "La Evangelio laŭ Spiritismo” 

Feliĉaj estos tiuj, kiuj diris al siaj fratoj: “Fratoj, ni kune laboradu kaj ni kunigu niajn klopodojn, por ke la mastro, alveninte, trovu finita la laboron”; ĉar la mastro diros al ili: “Venu al mi, vi, kiuj estas bonaj servantoj, vi, kiuj silentigis viajn ĵaluzojn kaj viajn malpacojn, por ke el tio ne venu malutilo en la verkon!” Sed ve al tiuj, kiuj pro siaj malkonsentoj malfruigis la horon de la rikolto; ĉar la ventego venos kaj ilin forportos la ciklono! Ili krios: “Pardonu! Pardonu!” Sed la Sinjoro diros al ili: “Kial vi petas pardonon, vi, kiuj subpremis la malfortulon, anstataŭ lin subteni? Kial vi petas pardonon, vi, kiuj serĉis vian rekompencon en la ĝojoj de la tero kaj en la kontentigo de via fiero? Vi jam ricevis vian rekompencon, kia vi ĝin volis; ne petu pli: la ĉielaj rekompencoj estas destinataj por tiuj, kiuj ne petis la surterajn rekompencojn.”

Ĉapitro XX, ero 5. 

Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)

Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier).

Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko.

Jen la lasta: 

“Lernu semi, preparante bonan rikolton.“

“Aprenda a semear, preparando uma boa colheita.” 

Elŝutu tiun verkon en esperanto ĉe:

http://goo.gl/vRXkTd 

Ĝis la revido!! Até mais! 




 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita