WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 10 - N° 469 - 12 de Junho de 2016
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj”

Demando n-ro 205. 

D: En la okuloj de kelkaj personoj, la doktrino pri la reenkarniĝo ŝajnas detrui la familioligilojn, ĉar tiu doktrino asertas, ke tiuj ligiloj originas de tempo antaŭ la nuna ekzistado. 

R: “Tiu doktrino plilongigas, ne rompas, tiujn ligilojn. Se la parenceco estas ja fondita sur antaŭaj estimoj, la ligiloj inter la anoj de unu sama familio estas do nepre pli firmaj. Tiu doktrino pliigas la devojn pri frateco, ĉar en via najbaro aŭ en via servisto eble estas Spirito, iam ligita al vi per sama sango.” 

D: Tamen malgrandiĝas la graveco, kiun kelkaj homoj atribuas al sia deveno, ĉar ni povas havi, kiel patron, viron, kies Spirito iam apartenis al tre malsama raso aŭ vivis en tute malsamaj kondiĉoj.  

R: “Estas vere, sed tia graveco havas kiel fundamenton la malhumilecon: kion la plimulto opinias honorinda ĉe siaj prauloj, tio estas la titoloj, la pozicio kaj la riĉeco. Iu hontus, ke lia avo estis honesta ŝuisto; sed li fierus, se li devenus de diboĉa nobelo. Tamen, kion ajn oni diras aŭ faras, neniu malhelpos, ke la aferoj estu tiaj, kiaj ili estas, ĉar Dio ne konformigis la leĝojn de la Naturo al la vantamo de la homoj.” 

Studado pri la verko "La Evangelio laŭ Spiritismo”

Ĉu vi ne aŭdas jam la muĝadon de l’ uragano, kiu forblovos la malnovan mondon kaj enabismigos en la nenion la tutaĵon de la surteraj maljustaĵoj? Ha! gloru la Sinjoron, vi, kiuj metis vian fidon en Lian suverenan justecon kaj kiuj, novaj apostoloj de la fido revelaciita per la superaj profetaj voĉoj, iras prediki la novan dogmon de la reenkarniĝo kaj de la hierarkia gradigo de la Spiritoj, laŭ tio, ĉu ili bone aŭ malbone plenumis siajn misiojn kaj eltenis la surterajn provojn.

Ĉapitro 20, ero 4. 

Studado pri la verko "La Ĉielo kaj la Infero”

10-a: La Spirito suferas jen en la korpa mondo, jen en la spirita, la sekvon de siaj neperfektaĵoj. La mizeroj, la sortovicoj spertitaj en la korpa vivo originas el niaj neperfektaĵoj, estas elpagoj de faritaj eraroj en la nuna aŭ en antaŭaj ekzistadoj.

Laŭ la naturo de la suferoj kaj sortovicoj de la korpa vivo, oni povas taksi la naturon de la faritaj eraroj en antaŭa ekzistado kaj tiun de la neperfektaĵoj, kiuj ilin originigis. 

(Unua parto - Ĉapitro 7 - Puna kodo de la estonta vivo) 

Studado pri "La Genezo”

"La mediumoj do estigas absolute nenion supernaturan kaj sekve faras 'nenian miraklon'.  

Eĉ la subitaj resanigoj ne estas pli miraklaj ol la aliaj efikoj, ĉar ili rezultas el la agado de ia fluideca aganto, kiu rolas kiel terapeŭtika aganto, kies proprecoj ne estas malpli naturaj pro tio, ke ili ĝis nun restis nekonataj".

(Ĉapitro 13 – ero 12). 

Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)

Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier).

Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko.

Jen la lasta: 

“Evitu kverelojn kun fanatikaj personoj; ili ankoraŭ restadas en la karcero de ekskluzivismo kaj meritas kompaton, kiel ĉiu katenito.”

 “Evite querelas com fanáticos; eles ainda estão circunscritos ao cárcere do exclusivismo e merecem compaixão, assim como todo aquele que está preso.” 

Elŝutu tiun verkon en esperanto ĉe:

http://goo.gl/vRXkTd

Ĝis la revido!! Até mais!! 




 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita