LEONARDO
CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil) |
|
Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 203.
D: Ĉu la gepatroj
transigas al siaj idoj
iom de sia animo aŭ ĉu
ili donas al tiuj nur la
materian vivon, al kiu
alia animo poste almetos
la moralan vivon?
R: “La gepatroj donas al
siaj idoj nur la
materian vivon, ĉar la
animo estas nedividebla.
Stulta patro povas
naskigi talentajn filojn,
kaj kontraŭe.”
Studado pri "La
Evangelio laŭ Spiritismo"
La reenkarniĝo, tiu bela
dogmo, eternigas kaj
precizigas la spiritan
devenon. Vokate raporti
pri sia surtera komisio,
la Spirito komprenas la
kontinuecon de la tasko
interrompita, sed ĉiam
reprenata; li vidas, li
sentas, ke li kaptis
preterpase la penson de
siaj antaŭuloj; li
reeniras en la arenon,
maturita per la sperto,
por progresi plu; kaj
ĉiuj, laboristoj de l’
unua kaj de la lasta
horo, kun okuloj
klarigitaj pri la
profunda justeco de Dio,
ne plu murmuras, sed
adoras.
Ĉapitro 20, ero 3.
Studado pri “La Ĉielo
kaj la Infero”
8-a: Ĉar estas senlima
la justeco de Dio, la
bono kaj malbono estas
rigore konsiderataj, kaj
ne estas eĉ unu ago, eĉ
unu malbona penso, kiu
ne havas fatalajn
sekvojn, kiel ne
ekzistas eĉ unu merita
ago, eĉ bona penso de la
animo, kiu perdiĝas, ĉar
tiaj agoj estas komenco
de progreso eĉ al la
plej perversaj.
(Unua Parto – Ĉapitro 7
– Puna kodo de la
estonta vivo)
Studado pri "La Genezo"
"La mondoj progresas
fizike per la
ellaboriĝado de la
materio, morale per la
elpuriĝado de la
Spiritoj en ili loĝantaj.
La tiea feliĉo estas
rekte proporcia al la
superregado de bono
super malbono, kaj la
superregado de bono
rezultas el la morala
progreso de la Spiritoj.
Ne sufiĉas nur intelekta
progreso, ĉar per la
intelekto ili povas fari
malbonon".
(Ĉapitro 11 – ero 43).
Tekstero el verko
Kristana Agendo (Agenda
Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito
Andreo Ludoviko, kiu
mediume skribis per la
mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono,
ni prezentas frazon el
tiu verko.
Jen la lasta:
“Estas en danĝero la
fratoj kiuj konsideras
sin kiel ekskluzivajn
mastrojn de ĉiuj laboroj
sur la kampo de karito,
ne havigante al aliaj
okazojn por servo.”
“Encontram-se em perigo
os irmãos que se
consideram senhores de
todas as atividades no
campo da caridade, sem
dispor aos demais
oportunidades de
serviço.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto ĉe: http://goo.gl/vRXkTd
Ĝis la revido!! Até
mais!
|
|