WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 10 - N° 463 - 1° de Maio de 2016
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj”

Demando n-ro 201.

D: Ĉu la Spirito, animinta la korpon de viro, povas, en nova ekzistado, animi tiun de virino, kaj kontraŭe?

R: “Jes; samaj Spiritoj animas virojn kaj virinojn.” 

Konvenciaj opinioj 

“La homamaso respondis: Vi havas demonon; kiu celas mortigi vin?” - (JOHANO, 7:20)

Ne tro alkroĉiĝu al la juĝoj de la homamaso. La konvenciamo kaj la kutimo havas potencan regadon super ĝi.

Se vi ame toleras la ofendojn, ĝi nomas vin malkuraĝulo.

Se vi pardonas kun grandanimeco, ĝi opinias vin stultulo.

Se vi pacience suferas, ĝi neas al vi ian valoron.

Se vi abnegacie dissemas la bonon, ĝi alnomas vin frenezulo.

Se vin karakterizas la sankta, sublima amo, ĝi opinias vin malsanulo.

Se vi malŝatas la krudaĉajn ĝuojn, ĝi taksas vin anormala.

Se vi montriĝas piulo, ĝi asertas, ke vi frutempe laciĝis kaj maljuniĝis.

Se vi elektas simplecon, kiel vivregulon, ĝi kaŝe mokas vin.

Se vi respektas la ordon kaj la hierarkion, ĝi kvalifikas vin flategulo.

Se vi obeas la Leĝon, ĝi almontras vin kiel timulon.

Se vi estas prudenta kaj digna, ĝi nomas vin fanatikulo kaj mensmalfortulo.

Sed estas ĝuste tiu homamaso, kiu, per la voĉo de siaj estroj, predikas la amon al la similuloj, la kulton por la leĝeco kaj la adoradon al la devo, kvankam en ties rondo la troa vortmulteco ankoraŭ nun ne permesas la starigon de la interkompreniĝo.

Nepre necesas, ke ni toleru ĝian senprudentecon por la profita plenumado de niaj devoj antaŭ Dio.

Ne koleru nek senkuraĝiĝu.

Eĉ Jesuo, tute senprave, estis objekto de l’ mokoj de la popolopinio.

EMMANUEL

(Mesaĝo psikografie ricevita per la mediumo F. C. Xavier, el la libro “Vojo, Vero kaj Vivo” - ĉapitro 177) 

Studado pri "La Evangelio laŭ Spiritismo" 

Bonaj spiritistoj, miaj tre amataj, vi ĉiuj estas laboristoj de la lasta horo. Tre fiera estus tiu, kiu dirus: “Mi komencis la laboron ĉe tagiĝo kaj ĝin finos nur ĉe la sunsubiro.” Vi ĉiuj venis, kiam vokitaj, iuj iom pli frue, iuj iom pli malfrue, en enkarniĝon, kies katenon vi trenas; sed ekde kiom da jarcentoj la mastro vin vokadis por sia vinberejo kaj vi ne volis tien eniri! Nun, jen la momento ricevi la salajron; uzu bone tiun ĉi restantan horon, kaj neniam forgesu, ke via ekzistado, kiom ajn longa ĝi povas ŝajni al vi, estas nur preter- fluganta momento en la supermezureco de la tempoj, kiuj formas por vi la eternecon. (Constantin, Protektanta Spirito. Bordeaux, 1863.)

Ĉapitro 20, ero 2. 

Studado pri “La Ĉielo kaj la Infero”

La bono kaj malbono, kiujn ni faras, rezultas el la kvalitoj, kiujn ni posedas. Ne fari bonon, kiam ni povas ĝin fari, estas do rezulto de nia neperfekteco. Se ĉia neperfektaĵo estas fonto de sufero, la Spirito devas suferi ne nur pro la farita malbono, kiun li praktikis, sed ankaŭ pro la bono, kiun li ne faris en la surtera vivo.

(Unua Parto – Ĉapitro 7 – Puna kodo de la estonta vivo) 

Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)

Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier).

Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko.

Jen la lasta: 

“Estas en danĝero la fratoj kiuj faras dek mirindajn projektojn en ĉiu tago, ne konkretigante eĉ unu en dek jaroj.”

 “Encontram-se em perigo os irmãos que fazem dez admiráveis projetos a cada dia, sem concretizar ao menos um em dez anos.” 

Elŝutu tiun verkon en esperanto ĉe:

http://goo.gl/vRXkTd 

Ĝis la revido!! Até mais!! 




 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita