WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 10 - N° 461 - 17 de Abril de 2016
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj”

Demando n-ro 199.

D: Kial la vivo estas tiel ofte tranĉata dum infanaĝo?

R: “La daŭro de la vivo de infano povas esti, por la Spirito enkarniĝinta en ĝin, la kompletigo de iu antaŭa ekzistado, interrompita antaŭ sia natura fino, kaj la morto de l’infano estas, preskaŭ ĉiam, provo aŭ puno por ties gepatroj.”

D: Kio fariĝas al la Spirito de tro frue mortinta infano?

R: “Li rekomencas novan ekzistadon.” 

Larmoj

“Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos.” - Jesuo. (MATEO, 11:28)

Neniu, kiel la Kristo, dissemis tiom da ĝojo kaj fortanimeco sur la Tero. Tion rekonante, multaj disĉiploj amasigas argumentojn kontraŭ plorado kaj abomenas suferadon.

La Paradizo jam estus starigita sur la Tero, se oni ne havus motivojn de plorado. Pro tio Jesuo, kiu estis la Majstro de konfido kaj optimismo, vokadis al sia koro ĉiujn laciĝintajn kaj ŝarĝitajn sub la pezo de la surteraj elreviĝoj.

Li ne malbenis la malĝojajn: li ilin invitis al konsoliĝo.

Multaj rigardas larmojn kiel signon de spirita malforteco. Tamen Maria plorĝemis sur la Kalvario; Petro plorbedaŭris post sia neado; Paŭlo dronis en larmoj antaŭ la enirejo al Damasko; la unuaj kristanoj ploradis en la cirkoj de martiriĝo... sed neniu verŝis malesperajn larmojn. Plorante, ili sekvis la vojon de la Sinjoro; suferante, ili anoncis la Bonan Novaĵon pri la Elaĉeto; martiriĝante, ili mortis fidelaj ĉe la superega konfido.

La laceco pro amo al la Kristo turniĝas en forton, la ĉenoj, portataj sub lia grandanima rigardo, aliiĝas en diajn ligilojn de savo.

La larmoj distingiĝas per specifaj devenoj. Se ili fontas el sincera, konstrua doloro, ili estas fluaĵo por elaĉeto kaj vivo; sed se ili devenas de malespero, ili estas nenio alia ol mortiga veneno.

EMMANUEL

(Mesaĝo psikografie ricevita per la mediumo F. C. Xavier, el la libro “Vojo Vero kaj Vivo” - ĉapitro 172)

Studado pri “La Ĉielo kaj la Infero” 

6-a: La bono kaj malbono, kiujn ni faras, rezultas el la kvalitoj, kiujn ni posedas. Ne fari bonon, kiam ni povas ĝin fari, estas do rezulto de nia neperfekteco. Se ĉia neperfektaĵo estas fonto de sufero, la Spirito devas suferi ne nur pro la farita malbono, kiun li praktikis, sed ankaŭ pro la bono, kiun li ne faris en la surtera vivo. 

(Unua Parto – Ĉapitro 7 – Puna kodo de la estonta vivo) 

Studado pri "La Genezo"

"La materiala progreso de iu globo akompanas la moralan progreson de ties loĝantoj.

Nu, ĉar estas senĉesa la kreado de mondoj kaj Spiritoj kaj ĉar ĉi tiuj progresas pli aŭ malpli rapide laŭ sia libera volo, el tio rezultas, ke estas mondoj pli aŭ malpli malnovaj, en malsamaj gradoj de progreso, fizika aŭ morala, en kiuj la enkarniĝo estas pli aŭ malpli materia, kaj kie, pro tio, la laboro por la Spiritoj estas pli aŭ malpli kruda.

El tiu vidpunkto, la Tero estas unu el tiuj malplej progresintaj. Loĝata de Spiritoj relative malsuperaj, sur ĝi la korpa vivo estas pli peniga ol en aliaj mondoj, sed ankaŭ ekzistas aliaj malpli progresintaj, en kiuj la vivo estas ankoraŭ pli peniga ol sur la Tero kaj kompare kun kiuj la nia ja estus mondo relative feliĉa."

(Ĉapitro 11 – ero 27 ). 

Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)

Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier).

Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko.

Jen la lasta: 

“Helpu per via preĝo ĉiujn viajn fratojn: kiuj konsumas altvaloran tempon de la aŭdantoj, parolante ekskluzive pri si mem.”

“Auxilie pela prece todos os irmãos que consomem o tempo valoroso de sua audiência falando exclusivamente de si.” 

Elŝutu tiun verkon en esperanto ĉe:

http://goo.gl/vRXkTd 

Ĝis la revido!! Até mais!!




 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita