WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 9 - N° 414 - 17 de Maio de 2015
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Por pripensi 

Por pripensado, ni oferas kelkajn teksterojn eltiritaj de verko de Andreo Ludoviko, mediume skribita de Chico Xavier. Tiu libro estas elŝultebla de paĝaro de FEB aŭ de fejsbuka paĝo de Brazila Spiritisma Federacio.

Ĉe: https://www.facebook.com/BrazilaSpiritismaFederacio?fref=ts

Verko Ago kaj Reago 1

La homo ne estas submetita al la sola kriterio de la surteraj specialistoj pri Puna Jurscienco, rigardataj kiel kirurgoj kompetentaj en la kuracado aŭ enukleado de la socia gangreno. Ju pli klarmensa, des pli la homo respondas pri siaj agoj: ĉiam, kiam li implikiĝas en la dornarbetaĵoj de kulpo, li sin mem donas al la juĝado de la propra konscienco, sur aŭ ekster la Tero.

Verko Ago kaj Reago 2

Spiritismo (...) estas la disciplinanto de nia libereco, ne nur pro tio, ke ni sur la Tero havu honorigan socian vivon, sed ankaŭ ke ni en la sfero de la spirito ĉiam konduku harmonian individuan vivon, ĝuste obeantan al la kondiĉoj de la Perfekta Universa Vivo, laŭ la normoj de Eterna Justeco, starigitaj de la superega ekvilibro de la Leĝoj de Dio.

Verko Ago kaj Reago 3

Egiptujo tenadis senĉesan interŝanĝadon de ideoj kun la transirintoj kaj instruis, ke la mortintoj estas submetataj al rigora juĝado inter Anubo, la genio kun ŝakala kapo, kaj Horuso, la genio kun niza kapo, antaŭ Maat, la diino de justeco, kiuj decidis, ĉu la animoj devos altiĝi al la suna lumo aŭ reiri en la labirintojn de provado, sur la Tero mem, en mizera misforma korpo; la hindoj konsentis, ke la elkarniĝintoj, laŭ decido de la Juĝanto de la Mortintoj leviĝas al la Paradizo aŭ falas en la abismojn de la regno de Varuno, la genio de la akvoj, por esti izolataj en torturoĉambroj, kie inferaj serpentoj ilin ligas unu kun alia; hebreoj, grekoj, gaŭloj kaj romanoj havis similajn kredojn, kon- vinkite, ke la altiĝo al la ĉielo estas destinita por la honestaj kaj bonaj, puraj kaj noblaj Spiritoj, kaj ke la sorto de ĉiuj, kiuj sin mem malaltigas per malicaĵoj kaj krimoj, estas inferaj doloroj en regionoj de turmentoj ekster aŭ en la mondo mem, per reenkarniĝo en korpojn, kripligitajn de la kulpelpago kaj suferado.

Verko Ago kaj Reago 4

Kiam ĉesis la febro de frenezo kaj ribelo, la kulpa Spirito venas al riproĉo de la konscienco kaj al pentofarado. Li kvietiĝas, simile kiel la Tero, difektita de tertremo, revenas al sereneco kaj pacienco, kvankam taŭzita kaj vundita. Tiam, kiel la grundo estas denove preta por utila priplantado, tiel li sin ree submetas al la prisemado, kiu donos al li novajn destinojn.

Federação Espírita Brasileira lança aplicativo em esperanto

A Federação Espírita Brasileira lançou um app para celulares. Basta instalá-lo para receber conteúdos da FEB em esperanto.

Baixe já o seu: http://app.vc/brazila_spiritisma_federacio

Lanĉo de Aplikaĵo

Brazila Spiritisma Federacio lanĉas programon por portebla aparato. La tiel nomata aplikaĵo (plej konata per la angla mallongilo "app") elŝuteblas per la suba retligilo.

Instalu ĝin kaj havu enmane la enhavon de FEB en Esperanto.

http://app.vc/brazila_spiritisma_federacio

Convite ao Congresso de Lille – 2015

Assista ao convite para o 100º Congresso Universal de Esperanto:

https://www.youtube.com/watch?v=c59nKHjSbeM

André Luiz... julgar

A cada semana, propomos uma frase de André Luiz, do livro Sinal Verde, psicografado por Chico Xavier, vertida ao esperanto por Allan Kardec Afonso Costa.

Nesta, apresentamos a tradução da frase proposta na semana passada:

“Rememoru: multfoje sufiĉas nur unu martelo por detrui tion, kion jarcentoj konstruis.”

“Lembre-se: por vezes, basta apenas um martelo para arrasar aquilo que os séculos construíram.”

Eis a mais nova:

“Nur Dio povas juĝi ies senton.”

Até a próxima!





 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita