WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 9 - N° 459 - 3 de Abril de 2016
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Studado pri “La Libro de la Spiritoj” 

Demando n-ro 198.

D: Ĉu la Spirito de infano, kiu mortis tre malgrandaĝa kaj kiu ne povis fari malbonon, apartenas al la superaj gradoj?

R: “Se la infano ne faris malbonon, ankaŭ bonon ĝi ne faris, kaj Dio ne evitigas al tiu Spirito la provojn, kiujn li devas elporti. Se li estas pura, li tia estas ne pro tio, ke li liberiĝis el infana korpo, sed pro tio, ke li estis progresinta kiel Spirito mem.” 

La krono 

“Kaj ili vestis lin per purpuro, kaj plektinte dornan kronon, surmetis ĝin al li.” (MARKO, 15:17)

Preskaŭ nekredebla estas la nesingardeco de la plimulto de la nunaj disĉiploj de l’ Evangelio, avidantaj la kronon de la mondaj triumfoj. Jam de longe la eklezioj de la falsita Kristanismo plezuras ĉe la grandiozaj spektakloj, imponantaj per grandegaj elmontroj de politika potenco. Kaj necesas rekoni, ke multenombraj kristanspiritistaj societoj, ja ankoraŭ tiel novaj sur la mondo, delogiĝas al tiuj samaj inklinoj.

Individue la prozelitoj ambicias bonstaton, senobstaklan vojon, la honoran konsideradon de la mondo, ĉies respekton kaj fidelan rekonon de la noblaj principoj de ili konfesataj. Kiam tiaj facilaĵoj ne favoras ilin en la edifa servado, tiam ili sentas sin persekutataj, ĝenataj, malfeliĉaj.

Sed... kaj la Kristo? Ĉu ne sufiĉus la bildo de la dorna krono por moderigi ĉies maltrankvilecon?

Kompreneble la Majstro kunportis la Kronon de la Vivo; sed li ne volis preterlasi la okazon instrui, ke por tiuj, dezirantaj supreniri sur la monton de la Dia Releviĝo, la krono de la Tero ankoraŭ estas el dornoj, suferado kaj senĉesa laboro. En la tempo, kiam la Sinjoro ekanoncis la Bonan Novaĵon, la Romanoj kronis sin per rozoj; sed donante sian subliman lecionon, Jesuo volis komprenigi, ke liaj fidelaj disĉiploj devos atendi alispecajn insignojn.

EMMANUEL

(Mesaĝo psikografie ricevita per la mediumo F. C. Xavier, el la libro “Vojo, Vero kaj Vivo” - ĉapitro 96) 

Studado pri "La Evangelio Laŭ Spiritismo"

La fido estas homa kaj dia; se ĉiuj enkarniĝintoj estus vere konvinkitaj pri la forto, kiun ili kunportas, kaj se ili volus meti sian volon je la servo al tiu forto, ili estus kapablaj plenumi tion, kion ĝis nun ili nomas mirakloj kaj kio tamen estas nur disvolviĝo de la homaj kapabloj. (Protektanta Spirito. Parizo, 1863.)

Ĉapitro 19, ero 12. 

Studado pri “La Ĉielo kaj la Infero” 

4-a: Pro la leĝo de progreso, kiu donas al ĉiu animo la eblecon akiri la bonon al ĝi mankantan, kaj seniĝi je tio malbona, laŭ la propraj klopodo kaj volo, ni vidas, ke la estonteco estas konsentita al ĉiuj homoj. Dio forpuŝas neniun el siaj infanoj, Li prefere ilin akceptas en sian sinon, laŭmezure kiel ili atingas la perfektecon, konsentante al ĉiuj la meriton laŭ iliaj verkoj.

(Unua Parto – Ĉapitro 7 – Puna kodo de la estonta vivo) 

Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)

Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier).

Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko.

Jen la lasta: 

“Pardonu maliculon; la vivo zorgos pri li.”

“Perdoe o malicioso; a vida se encarregará dele.” 

Elŝutu tiun verkon en esperanto ĉe:

http://goo.gl/vRXkTd

Ĝis la revido!! Até mais!!
 



 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita