Esperanto

por Leonardo Cassanho Forster

 
Studado pri "La Ĉielo kaj la Infero"
“Por homoj posedantaj nur konfuzan ideon pri la spiriteco de la animo, la materia fajro neniel estis senfundamenta, des pli ĉar ĝi jam partoprenis la paganan kredon preskaŭ universale disvastigitan. Ankaŭ la eterneco de la punoj havis nenion, kiu povus malplaĉi al la homoj jam de multaj jarcentoj submetitaj al la leĝaro de la timegiga Jehovo. En la penso de Jesuo la eterna fajro estis do nenio alia ol simpla figuro, kaj estis al li tute ne grave, ke tiu figuro estis laŭlitere interpretata, kondiĉe ke ĝi servu kiel brido al la homaj pasioj. Li sciis plie, ke la tempo kaj la progreso prenus sur sin la taskon ekspliki la alegorian sencon, des pli ĉar, laŭ lia antaŭdiro, la Spirito de Vero venos klarigi al la homoj ĉiujn aferojn. La esenca karaktero de la nenuligeblaj punoj estas la senefikeco de la pento, kaj Jesuo neniam diris, ke la pento ne meritas la pardonon de la Patro.
Kontraŭe, ĉiam, kiam sin prezentis al li okazo, li parolis pri ia Dio kompatema, favorkora, preta, akcepti la erarintan filon revenantan al la patra hejmo; nefleksebla, fakte, por la obstina pekinto, sed ĉiam preta þanĝi punon por pardono al la kulpinto sincere pentinta. Ĉi tiu certe ne estas la trajto de la senkompata Dio. Ankaŭ decas rimarkigi, ke Jesuo neniam eldiris kontraŭ iu ajn, eĉ kontraŭ la plej grandaj kulpuloj, la fatalan kondamnon.”
 (Ĉapitro VI Doktrino pri la eternaj punoj– Ero 7)
 
Studado pri "La Genezo”
"Nuntempe, la homaro estas matura por ĵeti sian rigardon pli alten, ol kiel ĝi iam ajn faris, kaj tiel sin nutri per pli vastaj ideoj kaj kompreni, kion ĝi ne komprenis antaŭe.
La forpasanta generacio portos kun si siajn antaĵuĝojn kaj erarojn; la generacio, kiu leviĝas, refreŝiĝinta ĉe pli pura fonto, penetrita de pli sanaj ideoj, komunikos al la mondo supreniran movon en la senco de la morala progreso, kiu signos novan fazon de la homaro".
(Ĉapitro 18 – ero 20).
 
Studado pri " La Evangelio Laŭ Spiritismo ", verkita de Allan Kardec
“La kompatemo estas alplenigaĵo de la mildeco; ĉar, kiu ne estas kompatema, tiu ne povas esti milda kaj pacama; ĝi konsistas en la forgeso kaj pardono je l’ ofendoj. La malamo kaj la venĝemo signas animon sen supereco kaj grandeco; la forgeso pri l’ ofendoj estas kvalito de alte staranta animo, þvebanta super la atencoj, kiujn oni povas fari kontraŭ ĝi; unu estas ĉiam maltrankvila, suspektema, acidhumora; la alia estas trankvila, plena de indulgemo kaj karito.”
(Ĉapitro X Feliĉaj tiuj, kiuj estas Kompatemaj– Ero 4)
 
Studado pri “La Libro de la Mediumoj
VARIAĴOJ DE LA SKRIBIVAJ MEDIUMOJ
194. 4-e: Laŭ la fizikaj ecoj de la mediumo
Mediumoj rapidaj: ili skribas pli rapide, ol kiel ili memvole povus skribi en sia ordinara stato. La Spiritoj komunikiĝas per ili fulmrapide, kvazaŭ en tiuj mediumoj ekzistus ia superabundeco de fluidaĵo, kiu ebligas al ili tuj identiĝi kun la Spirito. Ĉi tiu kvalito iafoje prezentas malbonaĵon, nome, ke la rapideco de la skribado faras ĉi tiun tre malfacile legebla por alia persono, ol la mediumo mem.
“Ĝi estas eĉ tre laciga, ĉar ĝi senutile foruzigas tro multe da fluidaĵo.”
 
Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)
Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko.
Jen la lasta:
“Pardonu tiom, kiom necese.”
“Perdoe tanto quanto necessário.”
Elŝutu tiun verkon en esperanto – klaku ĉi tie.
Ĝis la revido!! Até mais!!

 

 

     
     

O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita