Esperanto

por Leonardo Cassanho Forster

Studado pri "La Ĉielo
kaj la Infero" 

“Pri tiu punkto la religio gajnis je digneco tiom, kiom ĝi perdis je ekstera prestiĝo, ĉar se ekzistas homoj sin donantaj al la formo, pli granda estas ja la nombro de tiuj sincere religiaj per la sento kaj per la koro.

Sed flanke de tiuj, kiom multe da homoj estas kondukataj, sen pli da pripenso, al neado de la tuta Providenco!La kiel la religio haltis, en antagonismo kontraŭ la progresoj de la homa prudento, ne sciante akordigi ilin kun la kredoj, degeneris en diismon por kelkaj, en absolutan skeptikismo por aliaj, kaj ni ne

forgesu la panteismon, t. e. la homon fariĝantan mem Dio, pro manko de alia pli perfekta.”

(Ĉapitro VI Doktrino pri la eternaj punoj– Ero 9) 

Studado pri "La Genezo” 

"La regenerado de la homaro ne nepre bezonas do la kompletan renoviĝon de la Spiritoj: sufiĉas ia ŝanĝo de iliaj moralaj dispozicioj.

Tiu ŝanĝo fariĝas ĉe ĉiuj, kiuj inklinas al ĝi, se nur ili estas fortiritaj el la ruiniga influo de la mondo.

Tiel, ne ĉiam la revenantoj estas aliaj Spiritoj: ili ofte estas la samaj Spiritoj, tamen pensantaj kaj sentantaj alimaniere."

(Ĉapitro 18 – ero 33). 

Studado pri "La Evangelio Laŭ Spiritismo" 

“ En la praktikado de la pardono kaj ĝenerale em la farado de la bono, estas pli ol morala efiko: estas ankaŭ materia efiko. La morto, oni scias, ne liberigas nin de niaj malamikoj; la venĝemaj Spiritoj ofte persekutas en transtombo tiujn, kontraŭ kiuj ili conservas malamon; tial la proverbo, kiu tekstas: “Serpento post morto – veneno sen forto” , estas malvera, kiam aplikata pri la homo. La malica Spirito atendas, ke tiu, al kiu li deziras malbonon, estu enkatenita en sia korpo kaj tial malpli libera, por pli facile turmenti lin, por lin trafi ĉe liaj interesoj aŭ ĉe liaj plej karaj korinklinoj. En tiu fakto kuþas la kaŭzo de la plimulto el la okazoj de obsedo, precipe el tiuj iel gravaj, kiaj la subjugado kaj la posedado. La obsedito kaj la posedito estas preskaŭ ĉiam viktimoj de venĝo, al kiu kredeble ili mem donis kaŭzon per sia konduto en antaŭa enkarniĝo. Dio permesas tion, por puni ilin pro la malbono, kiun ili mem faris, aŭ, se ili ne faris malbonon, pro ilia manko de indulgemo kaj de karito, ke ili ne pardonis ricevitajn ofendojn. El la vidpunkto de l’ estonta trankvileco, gravas do, ke ĉiu riparu plej baldaŭ la maljustaĵojn, kiujn oni faris al sia proksimulo, pardonu siajn malamikojn, por estingi, antaŭ ol morti, ĉiujn kaŭzojn de malpaco, ĉiujn kaŭzojn de postmorta malamikeco; tiamaniere el sangsoifa malamiko, en tiu ĉi mondo, oni povas fari al si amikon en la alia; almenaŭ tiu, kiu tiel agas, tiras la bonan rajton en sian flankon, kaj Dio ne permesas, ke la pardoninto estu celo de venĝo. Kiam Jesuo admonas la homon paciĝi kiel eble plej baldaŭ kun sia kontraŭulo, li celas ne nur fini la malpacon dum la nuna ekzistado, sed eviti, ke la malpaco eterniĝu en estontaj ekzistadoj. Vi neniel eliros el tie, el la malliberejo, li diras, ĝis vi pagos la lastan kodranton, tio estas, ĝis vi plene kvitiĝos al la dia justeco.”

(Ĉapitro X Feliĉaj tiuj, kiuj estas Kompatemaj– Ero 6) 

Studado pri "La Ĉielo kaj la Infero" 

“Por homoj posedantaj nur konfuzan ideon pri la spiriteco de la animo, la materia fajro neniel estis senfundamenta, des pli ĉar ĝi jam partoprenis la paganan kredon preskaŭ universale disvastigitan. Ankaŭ la eterneco de la punoj havis nenion, kiu povus malplaĉi al la homoj jam de multaj jarcentoj submetitaj al la leĝaro de la timegiga Jehovo. En la penso de Jesuo la eterna

fajro estis do nenio alia ol simpla figuro, kaj estis al li tute ne grave, ke tiu figuro estis laŭlitere interpretata, kondiĉe ke ĝi servu kiel brido al la homaj pasioj. Li sciis plie, ke la tempo kaj la progreso prenus sur sin la taskon ekspliki la alegorian sencon, des pli ĉar, laŭ lia antaŭdiro, la Spirito de Vero venos klarigi al la homoj ĉiujn aferojn. La esenca karaktero de la nenuligeblaj punoj estas la senefikeco de la pento, kaj Jesuo neniam diris, ke la pento ne meritas la pardonon de la Patro.

Kontraŭe, ĉiam, kiam sin prezentis al li okazo, li parolis pri ia Dio kompatema, favorkora, preta, akcepti la erarintan filon revenantan al la patra hejmo; nefleksebla, fakte, por la obstina pekinto, sed ĉiam preta þanĝi punon por pardono al la kulpinto sincere pentinta. Ĉi tiu certe ne estas la trajto de la senkompata Dio. Ankaŭ decas rimarkigi, ke Jesuo neniam eldiris kontraŭ iu ajn, eĉ kontraŭ la plej grandaj kulpuloj, la fatalan kondamnon.”

(Ĉapitro VI Doktrino pri la eternaj punoj– Ero 7) 

Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)  

Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier). 

Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko. 

Jen la lasta: 

“Ekbruligu vian lampon, dum estas hele ĉirkaŭ viaj paŝoj. Neniu vojiranto evitos la surprizojn de la nokto.”

“Acenda sua lamparina, enquanto há luz em torno de seus passos. Nenhum viajor evitará a surpresa da noite.”

Elŝutu tiun verkon en esperanto – klaku ĉi tie

Ĝis la revido!! Até mais!

 

 

     
     

O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita